Vizitu Forumon

La 15a eskorta ŝiparo de ĉina mararmeo faris amikajn interŝanĝojn en Kenjo

(GMT+08:00) 2014-01-07 15:10:43     Redaktoro:Li Lu

La 5an de januaro la 15a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo forlasis kenjan kajon post la 4-taga amika vizito en tiu lando. Dum la vizito, la mararmeoj de Ĉinio kaj Kenjo faris interŝanĝojn pri bontenado de ekipaĵoj, regado de difekto, kuracado kaj sporto. Bonvole aŭskultu raporton!

Matene de la 2a de januaro laŭ la loka tempo, la 15a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo komencis la 4-tagajn amikajn interŝanĝojn en Kenjo. Dum la vizito, por akceli komprenon de la kenja popolo pri la ĉinaj militŝipoj, la eskorta ŝiparo invitis lokanojn viziti la militŝipojn. Wu Tong, piloto de la militŝipo Jing Gangshan faris klarigiston. Ŝi diris al nia raportisto, ke ŝi faris multajn preparojn por la laboro.

"Antaŭ ol fari la klarigiston, ni akcepti profesian trejnadon, ni ne nur povas klarigi en la ĉina lingvo, sed ankaŭ en la angla. Por klarigi pli multajn informojn al la vizitantoj en limigita tempo, la enhavon de la vizito inkluzivas ĉefajn kaj vicajn kanonojn, ŝoforejon, ekflugan kaj surteriĝan platformon, kaj tiel ni povas pli komplete komprenigi la vizitantojn."

Zhang Hongwei, kiu laboras en Kenjo por konstrui fervojon, diris post sia vizito al la militŝipo,

"Mi tre ĝojas, ke mi povas vidi grandiozan militŝipon de Ĉinio en fremda lando. Mi tre fieras, ĉar tio estas granda honoro por mi."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto