Vizitu Forumon

Kunveno de la Amikoj de Sirio okazis en Parizo

(GMT+08:00) 2014-01-13 15:56:17     Redaktoro:Xiong Shan

La 12an de januaro 11 ministroj pri eksteraj aferoj, inkluzive de usona ŝtata sekretario John Kerry, franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius, kaj siria ĉefa opozicio aranĝis kunvenon de la Amikoj de Sirio kaj ĉiuj flankoj atingis akordon alvoki al diversaj landoj partopreni en la dua ĝeneva konferenco pri siria problemo. Bonvole aŭskultu detalan raporton!

Antaŭtagmeze de la 11-a de januaro laŭ la loka tempo en franca Ministerio pri Eksteraj Aferoj, franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius prezidis kunvenon de la Amikoj de Sirio kaj 11 ministroj pri eksteraj aferoj el Usono, Germanio, Britio, Jordanio, ktp, kaj siria ĉefa opozicio "Siria Nacia Koalicio por Opoziciaj kaj Revoluciaj Fortoj" partoprenis en la kunveno. Poste en gazetara konferenco, Laurent Fabius diris, ke ĉi-foja kunveno gajnis pozitivan frukton. Ministroj pri eksteraj aferoj el 11 landoj kaj "Siria Nacia Koalicio por Opoziciaj kaj Revoluciaj Fortoj" gvidita de Ahmad al Jarba kunvenis, faris profundan interŝanĝon kaj adoptis komunikon. Tiu komuniko montris ilian starpunkton pri tiu krizo kaj direkton de la internacia socio.

En la komuniko, ĉiuj flankoj forte kondamnas vortojn de la siria registaro, kiu celas rifuzi partoprenon en la ĝeneva konferenco kaj starigon de la transira registaro. Ili volas, ke la dua ĝeneva konferenco pri siria problemo okazu laŭplane en la 22-a de januaro. Ili alvokas al la internacia socio partopreni en la konferenco kaj emfazas la gravecon de la konferenco por solvi la sirian krizon.

La komuniko ankaŭ montras, ke ĉiuj landoj, kiuj partoprenis en la kunveno, subtenas la sirian opozicion partopreni en la dua ĝeneva konferenco kaj postulas al Siria Nacia Koalicio por Opoziciaj kaj Revoluciaj Fortoj organizi sirian opozician delegacion por partopreni en la konferenco. Ili volas serĉi politikan solvprojekton kaj garantii transiradon de Sirio al demokratia plurisma reĝimo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto