Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Bulgario starigos ampleksajn partnerajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro

(GMT+08:00) 2014-01-14 15:14:28     Redaktoro:Xiong Shan

En la 13-a de januaro en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intertraktis kun la bulgara prezidento Rosen Plevneliev. Ili pozitive taksis la disvolviĝon de la ĉina-bulgaraj rilatoj, planis la estontecan kunlaboron de la du landoj kaj decidis starigi ampleksajn partnerajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro. Xi Jinping diris, ke per starigo de la ampleksaj partneraj rilatoj de amikeco kaj kunlaboro la du flankoj unuafoje faris klaran direkton al la dulandaj rilatoj kaj montris disvolvan orienton en la estonteco. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Posttagmeze de la 13-a de januaro en la Granda Popola Halo en Pekino komenciĝis la bonveniga ceremonio de la ĉina prezidanto Xi Jinping al la bulgara prezidento Rosen Plevneliev. Xi Jinping esprimis bonvenigon al la vizito de Rosen Plevneliev en la komenco de la nova jaro. Xi montris, ke Eŭropo estas la grava forto de la nuna mondo. Ĉinio grave atentas la rolon de Eŭropo, subtenas integriĝan procezon de Eŭropo, havas bonan takson pri la perspektivo de eŭropa disvolvo kaj daŭre rigardas Eŭropon kiel la ĉefan direkton de la diplomatio. Li konfirmis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj mez-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj estas grava parto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj utilas antaŭenpuŝi ampleksan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉinio volas kune kun mez-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj fortigi la kunlaborojn.

Rosen Plevneliev diris, ke Bulgario estas fidinda amiko de Ĉinio en la Eŭropa Unio kaj volas fari pligrandan kontribuon por la disvolviĝo de la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio. Bulgario admiras rimedojn de Ĉinio por fortigi la kunlaborojn inter Ĉinio kaj mez-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj volas aktive partopreni en la procezo por fariĝi modelo de la regionaj kunlaboroj.

La du ŝtatestroj konsentis firmigi la tradician amikecon kaj ĉiuflanke intensigi kunlaborojn ĉe la nova deirpunkto. Ili opinias, ke la du landoj devas respekti unu la alian pri elekto de disvolva vojo konforma al propraj cirkonstancoj, subteni unu la alian pri difinitaj celoj, kompreni kaj subteni unu la alian pri aferoj koncernaj al kernaj interesoj, antaŭenpuŝi kunlaborojn sur la kampoj de agrikulturo, infrastruktura konstruado kaj energifonto, akceli popolan interŝanĝadon, intensigi komunikadon kaj interkonsiliĝadon pri tutmondaj kaj regionaj temoj por kune trakti la tutgloban defion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto