Vizitu Forumon

6,5 milionoj da siriaj civitanoj ne havas garantion de nutraĵo

(GMT+08:00) 2014-01-15 16:18:33     Redaktoro:Xiong Shan

En la 14-a de januaro en regula gazetara konferenco Elisabeth Byrs, proparolanto de la Monda Nutraĵa Programo, diris, ke pro la influo de la siria konflikto, ĝis nun ĉirkaŭ 6,5 milionoj da siriaj civitanoj ne havas garantion de nutraĵo. Laŭ konigo en decembro de la lasta jaro, la Monda Nutraĵa Programo liveris nutraĵon al 3,8 milionoj da siriaj civitanoj. Pro pliboniĝo de la transporta kondiĉo en Sirio, la Monda Nutraĵa Programo vastigos la nutraĵhelpan skalon al 4,25 milionoj da siriaj civitanoj en januaro de ĉi-jaro. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Laŭ statistiko de la Monda Nutraĵa Programo de Unuiĝintaj Nacioj, nun ĉirkaŭ 6,5 milionoj da siriaj civitanoj ne havas garantion de nutraĵo. Pro daŭro de la siria konflikto, en la jaro 2014 Sirio bezonas nutraĵan helpadon de 2 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la 14-a de januaro Kristalina Georgieva, komisionano de Eŭropa Unio pri humanisma helpado, diris, ke EU pliigos humanisman helpon al Sirio kaj la pliigota sumo atingos 165 milionojn da eŭroj.

En la sama tago en Amano de Jordanio, jordania kaj luksemburga ministroj pri eksteraj aferoj intervidiĝis kaj esprimis la esperon, ke la dua ĝeneva konferenco pri siria problemo atingos projekton por politike solvi la sirian krizon.

Celante pace solvi la sirian krizon, la dua ĝeneva konferenco okazos en la 22-a de januaro.

La 12an ĉi-monate 11 ministroj pri eksteraj aferoj, inkluzive de usona ŝtata sekretario John Kerry, franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius, kaj siria ĉefa opozicio aranĝis kunvenon de la Amikoj de Sirio kaj ĉiuj flankoj atingis akordon alvoki al diversaj landoj partopreni en la dua ĝeneva konferenco pri siria problemo.

En la 12-a de januaro en Parizo usona ŝtata sekretario John Kerry konfirmis, ke la siria opozicio partoprenos en la internacia konferenco pri siria problemo, okazonta en la 22-a de ĉi-monato en Svisio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto