Vizitu Forumon

22 ĉinaj instruistoj iris al Hindio

(GMT+08:00) 2014-01-20 16:16:03     Redaktoro:Li Lu

Karaj aŭskultantoj, kun la altiĝo de ĉina influa forto en la internacia socio kaj la vastiĝo de komerca kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Hindio, pli kaj pli multe da hindoj volas lerni la ĉinan lingvon. En la lastaj tagoj, grupo de ĉinaj instruistoj atingis al Hindio. En la venontaj unu ĝis du jaroj, ili eniros en mezlernejojn aŭ elementajn lernejojn por instrui al lernantoj la ĉinan lingvon, diskonigi ĉinan kulturon. Bonvole aŭskultu detalan enhavon:

La grupo konsistas el 22 instruistoj de ĉinaj diversaj provincoj, ĉar ili kune instruos hindajn studentojn, do ili nomas la grupon kiel Hindan Klason.

Post mallonga restadoj en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio, ili iros al diversaj urboj por fari instruadon.

Wei Yueling, instruistino el Yangzhou, urbo de Jiangsu-Provinco, estas unu el malmultaj instruistoj en la grupo. Komence, ŝi sentis maltrankvilon pri la vivo en Hindio, sed post dutaga restado tie, ŝi pli kaj pli akceptas la lokajn folkloron kaj kutimojn.

"Fakte, komence mi ne tre volis veni al Hindio. Laŭ multaj raportoj de mediatoj, Hindio ne estas bona lando precipe por virinoj. Antaŭ ol ni venis ĉi tien, ni akceptis specialan trejnon. Komence mi sentis maltrankvilon, sed kiam mi vere venis ĉi tien, mi trovis, ke la loĝantoj estas amikaj, ili penas doni helpojn al ni."

Multaj instruistoj en la grupo unuafoje venas al Hindio, la estro de la Hinda Klaso Cheng Feng diris,

"Tio estas granda defio. La instruistoj forlasas hejmlokon, ili vizaĝas al multaj problemoj, sed por la interŝanĝoj de la du landoj, ili povos bone venki la malfacilojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto