Vizitu Forumon

La birgripo H7N9 kaŭzis mortkvanton de 30%

(GMT+08:00) 2014-01-29 16:42:21     Redaktoro:Selena






En 2013 en la ĉina land-interno, jam aperis pli ol cent kazoj de homa infektiĝo de la birda gripo H7N9, el kiuj 20 homoj mortis. Specialistoj esprimis, ke la malsano kaŭzas grandan mortkvanto de 20% ĝis 30%. Sed por birdoj la viruso ne estas patogena, tial estas malfacile fari preventon.

Kompare kun alia viruso H5N1, H7N9 pli facile trafis la homaron. Laŭ donitaĵo, en pasintaj dek jaroj aperis nur 45 kazoj de homa infektiĝo de la birdgripo H5N1, sed de H7N9 estas pli ol 240 kazoj en malpli ol unu jaro. Tamen la mortkvanto de la birdgripo H5N1 estas pli alta, ĉirkaŭ 60%.

Shu Yuelong, estro de ĉina nacia centro kontraŭ gripo konigis, ke tiuj du virusoj cirkulas ĉefe en birdoj, kaj ĝia disvastigo inter homoj estas malforta, tial estas tre malgranda ebleco aperi grandskala birdgripo. Ĝenerale H7N9 estas pli malfacile preventebla kompare kun H5N1.

La granda diferenco de tiuj du virusoj estas, ke H5N1 estas altpatogena por birdoj kaj povas kaŭzi ilian morton. Sed H7N9 povas cirkuli meze de birdoj sen simptomoj. Tio estas pli granda defio por preventado kaj kontrolado.

Lastatempe ĉina Ministerio de Agrikulturo okazigis kunvenon pri prevento kaj kontrolo de la birdgripo kaj analizis, ke la viruso H7N9 restas ĉefe en vendejoj de kortobirdoj. Ĝis nun la monitorada sistemo ankoraŭ ne rimarkis tian viruson en birdbredejoj.

Gao Zhancheng, profesoro de la Popola Hospitalo de Pekina Universitato konigis, ke laŭ klinika observo estas pli malfacile por kuracistoj konfirmi la viruson H7N9, tial ili devas informiĝi pri detaloj de infektitoj, ekzemple ĉu li kontaktis kortobirdojn aŭ ĉu li iris al vendejoj de kortobirdoj.

Fruaj raporto kaj kuraco kaj plifortigo de savado al infektitoj en kriza stato estas ŝlosilo por efike preventi kaj regi la malsanon kaj redukti ĝian mortkvanton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto