Vizitu Forumon

Sud-Koreio emfazis defensivecon de la milita manovro kun Usono

(GMT+08:00) 2014-02-07 15:11:35     Redaktoro:Xiong Shan

Karaj amikoj! En la 6-a de februaro nordkorea nacidefenda komitato publikigis deklaron, ke ĝi kondamnas la komunan militan manovron okazigotan de Sud-Koreio kaj Usono, kaj esprimis eble repripensi koncernajn interkonsentojn atingitajn kun Sud-Koreio. Pri tio, tiutage sudkorea Ministerio de Unuiĝo esprimis bedaŭron kaj emfazis, ke la komuna milita manovro estas regula defensiva ekzerco, oni ne devas rilatigi ĝin kun kuniĝo de la disiĝintaj familianoj de la Sud- kaj Nord-Koreio. Bonvole aŭskultu la detalan raporton!

Posttagmeze de la 6-a de februaro nordkorea nacidefenda komitato publikigis deklaron kaj diris, ke Sud-Koreio rifuzis "gravan proponon" elmetitan de Nord-Koreio pri ĉesigo de malamikaj agadoj. Sud-Koreio kaj Usono planis daŭrigi la komunan militan manovron kaj sudkoreaj mediatoj faris kalumniajn parolojn kaj raportojn pri la plej supera gvidanto de Nord-Koreio Kim Jong-un. Kaj Nord-Koreio kondamnis tion. La deklaro emfazis, ke kiam Nord-Koreio kaj Sud-Koreio faras dialogon pri humana problemo, Sud-Koreio kaj Usono ankoraŭ ne ĉesigas militan minancon al Nord-Koreio.

En la 5-a de februaro Ruĝaj Krucoj de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio atingis interkonsenton kaj de la 20-a ĝis la 25-a de tiu ĉi monato la du flankoj organizos kuniĝon de la disiĝintaj familianoj. Laŭ raporto de sudkoreaj mediatoj, en ĉirkaŭ du tagoj dum la periodo de la kuniĝo okazos la komuna milita manovro. En la deklaro, nordkorea nacidefenda komitato diris, ke dialogo kaj invadmilita manovro, paco kaj konflikto, ne povas kune ekzisti.

Vespere de tiutage Kim Eui-do, proparolanto de sudkorea Ministerio de Unuiĝo, okazigis gazetaran konferencon. Li oficiale esprimis starpunkton de la sudkorea registaro kaj esprimis bedaŭron pri tio, ke Nord-Koreio eble repripensos la kuniĝon de la disiĝintaj familianoj.

Samtempe Kim Eui-do refoje emfazis, ke la komuna milita manovro estas regula defensiva ekzerco, oni ne devas rilatigi ĝin kun la kuniĝo de la disiĝintaj familianoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto