Vizitu Forumon

Mondo rigardu per nova okulo la ĉinan novan reformadon

(GMT+08:00) 2014-03-03 09:18:09     Redaktoro:Xiong Linping

La 28an de februaro la ĉina informagentejo Xinhua aperigis la komenton titolitan "Mondo rigardu per nova okulo la ĉinan novan reformadon". La komento indikas, ke ne estas miriginde, ke, kiel la dua granda ekonomio en la mondo, Ĉinio ricevis atenton el la monda skalo, sed tio ja estas gapigenda, ke du asertoj venintaj de transmaro pri la ĉina ekonomio --- tiuj asertoj estas la plej ekstravagancaj la lastajn jarojn en ĉiuj komentoj aktivaj kaj pasivaj.

La unua estas la kritiko de la usona financa ministro Jacob Lew, antaŭ la konferenco de financaj kaj bankaj estroj de G20. Li riproĉis, ke Ĉinio rapidigis sian ekonomian reformadon ne en tia rapidumo, kian Usono esperas, kaj urĝis, ke Ĉinio devu pli rapidi, eĉ se la reformado kaŭzus fluktuon de la socio kaj politiko. Kaj la dua estas la artikolo en la usona retejo Forbes. Ĝi diras, ke la okcidentaj amaskomunikiloj estas trompitaj de Pekino: la argumentoj pri dekadenco de Ĉinio, pri disfalo de Ĉinio, kaj pri similaj, estas nur fumbombo elĵetita de Ĉinio, kun la celo paralizi la okcidentan mondon kaj gajni tempon kaj spacon por sia evoluado.

Kiu ajn el la intencoj, tiu tamen reprezentiĝas, kiom ĥaosas la takso de la okcidentaj amaskomunikiloj pri la ĉina evoluo. El tiuj eldiroj oni povas konkludi, laŭ ĝenerala resumo, du rezultojn: El la unua ili entute ne konas Ĉinion; kaj el la dua ili kun koloraj vitroj, eĉ kun malamikeco, rigardas Ĉinion, --- do el tio ili havos nenian ĝustan takson.

La vojo de la ĉinaj reformado kaj pordmalfermo iris neglate; ĝi estis proceso senĉese venki komplikaĵojn kaj solvi problemojn. La ŝlosilo de la sukceso kuŝas en tio, ke Ĉinio science sin orienti je "iro sur la vojo de socialismo kun ĉinaj karakteroj". En la "ĉina nova reformado" de la lastaj du jaroj Ĉinio prezentis reformadajn rimedojn, kiuj tuŝas profundon de kontraŭstaroj kaj problemoj; ĉu ili sukcesos aŭ ne, tio rilatas daŭran prosperiĝadon de Ĉinio kaj ankaŭ disvolviĝadon kaj progresadon de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto