Vizitu Forumon

Trovitaj oraj moneroj valoraj al dek milionoj da dolaroj

(GMT+08:00) 2014-03-03 14:49:33     Redaktoro:Xiong Linping

Raportis la brita komunikilo Daily Mail en la 25a de februaro, ke februaron de 2013 paro da geedzoj loĝantaj norde de Kalifornio hazardis gajnon de oraj moneroj de la 19a jarcento sub sia maljuna arbo. Ili valoas dek milionojn da usonaj dolaroj.

Post unujaraj ordaranĝado kaj ekspertizado la oraj moneroj estas datitaj inter 1847 kaj 1894. La pli ol 1 400 pecoj de oraj moneroj ĉiuj ankoraŭ neniam estis en cirkulado kaj ĉiuj estas perfektaj en konservo. Kvankam la nominala valoro de la oraj moneroj kalkuliĝas al nur dudek mil usonaj dolaroj, tamen numismato indikis, ke iuj el la moneroj valoras po miliono da dolaroj.

Numismato David McCarthy opinias, ke ĉiu el la oraj moneroj estas preskaŭ perfekta kaj nedifektita, tiel ke la trovo estas ege valora. Li diris ankaŭ: "Antaŭ la jaro 1870 papera mono ankoraŭ ne estis laŭleĝa en Kalifornio, kaj sekve, la trovo de entute novaj moneroj antaŭ 1870 estas tre eksterordinara afero."

La afero okazis tiel: Tiuj ĉi geedzoj estis promenigantaj sian hundon. La edzino sin klinis por kontroli feran vazon rustiĝintan, kiu jam montriĝis el la grundo. Poste ili trovis ok vazojn da oraj moneroj sub la arbo. La geedzoj, kiuj deziras resti sub anonimeco, aĝas ĉirkaŭ 40 jarojn kaj loĝas ĉi tie jam kelke da jaroj.

Oni informis, ke la paro da geedzoj, laŭ sia plano, lasos al si mem malgrandan parton de la oraj moneroj por memoraĵo, kaj la aliajn al la granda elektronika komerca retejo Amazon por vendo --- la enspezon, krom el ĝi pagi al siaj familiaj ŝuldoj, donacos al loka bonfara servo; sed antaŭ vendo ili pruntedonos la orajn monerojn al usona asocio pri monero, por ke ĝi ekspoziciu ilin.

Laŭinforme, tiu ĉi elfosado de antikvaj moneroj estas la plej granda en la usona historio. Antaŭ tio, en 1985, iu konstruisto trovis orajn monerojn kun valoro de miliono da dolaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto