Vizitu Forumon

Ĵurnalpapero kaj Rozfloro

(GMT+08:00) 2014-07-07 13:00:48     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 26a de junio, paro da geedzoj en la urbo Tameside de la graflando Greater Manchester, Britio, antaŭ nelonge forpasis en hospitalo unu post la alia nur en dek horoj; ili neniam sin apartigis dum sesdek ok jaroj ekde sia geedziĝo, eĉ unu tagon.

La 1an de junio 92-jara Dorothy Doughty forpasis subite, kaj ankaŭ tiu momento 91-jara George Doughty estis portita en sektoron de intensa flegado pro toraka infektiĝo. Dek horojn post la morto de Dorothy, ankaŭ George foradiaŭis la homan mondon.

Victor, la unua edzo de Dorothy, batale mortis en la dua mondmilito, tiam ili geedziĝis nur kvar monatojn. George kaj Victor ambaŭ estis samlernejanoj, kaj poste servis en sama trupunuo. Post kiam Victor oferis sian vivon, George leteris al Dorothy por konsolo. Kaj poste ili enamiĝis unu al la alia. La unuan fojon ili renkontiĝis en Stalybridge, la hejmloko de Dorothy; George tenis ĵurnalpaperon en la mano, dum Dorothy, rozfloron.

Poste ili havis du filojn, nome Allan kaj Paul. Kiam finiĝis la milito, George iĝis panisto, dum Dorothy tenis sian frizosalonon. Emeritiĝinte, ili metis sian atenton al familia vivo, ĝuante la familian feliĉon, ĉirkaŭate de siaj kvin genepoj. Foje ili faris sin volontuloj en hospitalo. Dorothy estis eĉ membro de la Kegloluda Klubo "Reĝo Georgo".

La filo Paul diris: "Gepatroj kune pasigis sian tutan vivon, sen bedaŭro. Ili ne sciis, ke alia kara duono forpasis, kaj sekve ne havis ian premon. Ili tre amis la familion kaj deziris partopreni ĉiun aferon en ĝi. Dum sesdek ok jaroj ekde sia geedziĝo ili ĉiam kunestis, neniam apartiĝis, eĉ unu tagon."

Nun iliaj ĉerkoj kuŝas tuj apude; sur la ĉerko de Dorothy troviĝas ĵurnalpapero, dum sur tiu de George, rozfloro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto