Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto 08)

(GMT+08:00) 2014-08-08 18:25:00     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Dimanĉe je 30 minutoj post la 16a horo 6,5-magnituda tertremo trafis la gubernion Ludian de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La Ĉina Seismo-Reta Centro anoncis, ke la epicentro estis monitorita ĉe 27,1 gradoj de norda latitudo kaj 103,4 gradoj de orienta longitudo kun profundeco de 12 kilometroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan instrukcion. Li ordonis plenfortajn klopodojn por kuraci la vunditojn kaj konsoli familianojn de la mortintoj. Matene de la sekva tago ĉefministro Li Keqiang ekveturis al Ludian, gvidante laborgrupon konsistantan el respondeculoj de koncernaj departementoj, por gvidi batalon kontraŭ la katastrofo. Merkrede vespere la loka registaro anoncis en deklaro, ke ĝis la 18a horo de tiu tago la tertremo suferigis milionon kaj cent milojn da homoj; 589 homoj mortis, 2 401 aliaj vundiĝis, kaj 229 700 estis urĝe evakuitaj.

Merkrede Monda Organizo pri Sano publikigis freŝan komunikaĵon, anoncante, ke ĝis lundo Gvineo, Liberio, Sieraleono kaj Niĝerio raportis entute 1 711 kazojn de la viruso Ebola, inkluzive de 932 mortaj kazoj. Tiutage la organizo okazigis urĝan kunvenon, kaj unu el la cekloj estas difini, ĉu la epidemio fariĝus krizo de publika sano. Ministroj pri sano el membroj de Sud-Afrika Disvolva Komunumo kunvenis en Johanesburgo por diskuti pri rimedoj kontraŭ Ebola. La ĉeestantoj promesis intensigi kunlaboron por malebligi propagiĝon de Ebola al la sud-afrikaj landoj. Ili decidis establi regionan fondaĵon por helpi la membrojn en urĝa stato kaj difinis Sud-Afrikon kiel diagnozan centron de Ebola en la regiono. Ĵaŭde la Komerca Ministerio de Ĉinio anoncis, ke la ĉina registaro decidis liveri al Liberio, Sieraleono kaj Gvineo materialojn de urĝa humana helpo je la valoro de 30 milionoj da juanoj por helpi al ili batali kontraŭ la viruso Ebola, la komuna minaco de la homaro.

Merkrede la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis neoficialan plenan kunvenon pri la situacio en Gazao. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke estas malfacile eltenebla la kosto de Palestino kaj Israelo por la nuna batalhalto, kaj la nuna tasko estas kontentigi urĝajn bezonojn de la gazaa popolo por humanaj helpoj kaj komenci rekonstruon. Li urĝis ĉiujn koncernajn flankojn respondi alvokon de la internacia komunumo, reveni al la intertrakto kaj fini la konflikton per la praktikebla du-ŝtata solvo. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, asertis dum sia parolado, ke la konflikto, kiu daŭris kvar semajnojn en Gazao, rezultigis morton kaj vundiĝon de granda nombro da senkulpaj civiluloj kaj kaŭzis seriozan humanan krizon, kaj Ĉinio estas tre maltrankvila kaj afliktita. Li diris, ke Ĉinio urĝas Palestinon kaj Israelon pozitive respondi apelacion de la internacia komunumo por paco kaj frue atingi interkonsenton pri longedaŭra batalhalto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto