Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 18a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco

(GMT+08:00) 2014-09-09 16:06:05     Redaktoro:Yu Rongkang

La 18a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco, kiu altiris 932 delegaciojn el 110 landoj kaj regionoj, inaŭguriĝis lunde en la sudorienta marborda urbo Xiamen.

La kvar-taga foiro, kiu okazas sub la aŭspicioj de la Komerca Ministerio, estas platformo de enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj por kunlabori kaj esplori komercajn ŝancojn.

Ĉi-jare la foiro havas temojn, ekzemple la mara Silka Vojo de la 21a jarcento, komerco inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, rekta eksterlanda investo kaj translanda elektronika komerco.

Serio da ekspozicioj, forumoj kaj rondtablaj intertraktoj okazos, kaj oni atendas, ke nombro da transakcioj estos subskribitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto