Vizitu Forumon

Strategia pensado de Xi Jinping pri unu zono kaj unu vojo

(GMT+08:00) 2014-10-10 17:31:27     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭ unu jaro prezidanto Xi Jinping prezentis la strategian pensadon, t.e. krei "ekonomian zonon de la Silka Vojo" kaj "Silkan Vojon sur maro por la 21a jarcento". La strategia pensado, kiam ĝi aperis, tuj elvokis altan atenton de la internacia komunumo kaj estis vaste subtenata de la landoj sur tiuj zono kaj vojo. De tiu ĉi jaro Ĉinio kaj la koncernaj landoj kaj regionoj en diversaj formoj faris grandan kontribuon al tiuj zono kaj vojo.

Tiu ĉi grandioza pensado, kiu transpasas la spacon kaj la tempon, kunigas la estantecon kun la estinteco, ligas Ĉinion kun alilandoj, kaj havigas al la malnova Silka Vojo novan ideon de la epoko. Tiu pensado estas honorita kiel strategia pensado kun prospektivo, vojo de paca evoluigo por kuna gajno, kaj granda afero en praktika senco. Ĝi heredas la spiriton de la antikva Silka Vojo kun unuigiteco kaj interfido, egaleco kaj kunintereso, kunlernado kaj toleremo, kunlaboro kaj kungajno, kiel kerno, kaj dume, konformas al la epoka fluo de la 21a jarcento kun paco, evoluigo, kunlaboro kaj kungajno, kaj per tio ĝi havas profunde strategian signifon kaj influon al la tuta mondo.

Se la pensado pri la zono kaj la vojo realiĝos, en la mondo naskiĝos la plej longa kaj plej potenciala koridoro de ekonomio. Laŭ la koridoro vivas 4,4 miliardoj da loĝantoj, nome 63% de la tutmonda loĝantaro; ĝia malneta enlanda produkto valoras al 2100 miliardoj da usonaj dolaroj, nome 29% de tiu de la mondo. Tiu ĉi areo estas la plej vigla regiono de la monda ekonomio, kaj laŭ la koridoro plejparte estas nove leviĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. Kun tiuj merkatoj kaj landoj Ĉinio havas intiman kunlaboron en komerco kaj ekonomio: kvarono de la ekstera komerco de Ĉinio devenas de tiuj landoj, kaj en la lastaj dek jaroj la komerca sumo de tiu ĉi regiono kreskas je 19% en ĉiu jaro.

Dum tiu jaro, sub la komuna klopodo de Ĉinio kaj ĉiuj landoj de tiuj zono kaj vojo, la pensado estas fariĝanta en realon, kaj ilia kunlaboro evidente progresis, precipe en la konstruado de trafiko, komerco kaj investo, energifonto, sekureco kaj aliaj sferoj.

Danke al plurflankaj rilatoj, kiel kun la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (10 plus 1), kaj BRIC-ŝtatoj, kaj al duflankaj rilatoj, kiel kun Rusio, Meza Eŭropo, Meza Azio, Meza Oriento, Suda Azio kaj aliaj, Ĉinio formis kunlaborajn meĥanismojn kun tiuj landoj laŭ la koridoro.

Sendube, la zono kaj la vojo estas ne nur strategia pensado, per kiu la ĉina nacio povas realigi sian grandan reviviĝon, sed krome utila vojlinio, sur kiu ĉiuj laŭkoridoraj landoj povas kune sin prosperigi. La zono kaj la vojo proksimigas la rilatojn de tiuj surkoridoraj landoj, stabiligas geopolitikon, florigas ekonomion de la regiono, kaj feliĉigas la popolanojn. Kaj sekve, la strategia pensado pri la zono kaj la vojo fakte estas "komunumo de interesoj" kaj "komunumo de sorto" por tiuj landoj, kiuj troviĝas laŭ la koridoro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto