Vizitu Forumon

Fokuso de la Semajno (Okt 10)

(GMT+08:00) 2014-10-10 15:10:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Libro de ĉina prezidanto Xi Jinping pri regado debutis marde en Frankfurta Librofoiro. Cai Mingzhao, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, diris en la publikiga ceremonio de la libro, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en novembro de 2012, la internacia komunumo montris fortan intereson pri estonteca direkto de Ĉinio kaj ĝia influo al la mondo. Li diris, ke "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio", kiu registras la pensadon kaj praktikon de Xi kaj la centra gvidantaro, respondas al maltrankviloj de la internacia komunumo kaj malfermas fenestron por ke fremduloj observu kaj komprenu Ĉinion. La libro, eldonita en la lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana kaj japana, konsistas el 79 eroj de 18 sekcioj, inkluzive de liaj paroloj, respondoj al demandoj, kaj instrukcioj en la periodo de la 15a de novembro 2012 ĝis la 13a de junio 2014.

La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj marde anoncis, ke tri sciencistoj gajnis Nobel-premion pri Fiziko pro sia invento de blua lumeliganta diodo, nova energi-efika kaj medi-amika lumfonto. La akademio decidis aljuĝi ĉi-jaran Nobel-premion pri Fiziko al Isamu Akasaki kaj Hiroshi Amano el Japanio kaj japan-devena usonano Shuji Nakamura. "Kun la alveno de LED-lampoj ni nun havas pli longedaŭrajn kaj pli efikajn alternativojn de malnovaj lumfontoj," la ĵurio diris en komunikaĵo. La LED-lampo estas promesplena por plialtigi la kvaliton de vivo por pli ol 1 500 milionoj da homoj en la tuta mondo, al kiuj mankas elektroprovizo, ĉar ĝi povas esti funkciigata per malmultekosta sunenergio pro sia malgranda bezono de elektroenergio, diris la komunikaĵo.

Konferenco de Unesko-Ĉina Konfidofonduso inaŭguriĝis merkrede en Parizo, kaj ĝin ĉeestis ĉefoj de edukaj departementoj el ok afrikaj landoj rilataj kun la fonduso, reprezentantoj de trejnaj institucioj partoprenantaj en administrado de la fonduso, konstantaj delegitoj al Unesko, koncernaj personoj kaj internaciaj specialistoj de la stabejo de Unesko kaj oficejoj de reprezentantoj. En du tagoj la ĉeestantoj retrorigardis progresojn de la fonduso kaj resumis spertojn por akceli pluan disvolvadon de la fonduso. Interkonsento pri la Unesko-Ĉina Konfidofonduso estis subskribita en marto de 2012 kaj efektivigata ekde la fino de tiu jaro. La ĉina registaro planas liveri ok milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo al la fonduso en kvar jaroj por helpi ok afrikajn landojn. La sumo estas uzata por fortigi la kapablon de lokaj trejnaj institucioj kaj baki bonkvalitajn intruistojn. La unuaj helpatoj estas Eburbordo, Etiopio kaj Namibio, kaj programoj de la fonduso estas efektivigataj jam ses monatojn en la tri landoj. Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Liberio, Tanzanio kaj Ugando jam komencis programojn en la fino de la lasta jaro kaj baldaŭ eniros la periodon de efektivigo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto