Vizitu Forumon

Li Keqiang atingis Moskvon por oficiala vizito

(GMT+08:00) 2014-10-13 16:16:48     Redaktoro:Li Lu

Dimanĉe posttagmeze laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Moskvon por oficiala vizito al Rusio kaj ĉeesto al la 19a kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj, invitite de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Altranguloj de la rusa registaro salutis Li Keqiang en la flughaveno. La rusa flanko okazigis solenan ceremonion por bonvenigi la ĉinan gaston. Milita fanfaro ludis naciajn himnojn de la du landoj. Li Keqiang ankaŭ revuis la honoran gvardion.

Li Keqiang diris, ke la plenampleksa partnereco de strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio estas en nova stadio de disvolvado, kaj li esperas, ke la vizito povos profundigi plu la tradician amikecon, grandigi la dulandan kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto