Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno

(GMT+08:00) 2014-12-12 16:40:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Sabate la aŭtoritatoj anoncis, ke Zhou Yongkang estis forpelita el la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj persekutantoj komencis enketon pri liaj suspektataj krimoj kaj decidis lin aresti.

Zhou estis forpelita el la KPĈ laŭ la decido farita en kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ en la lasta vendredo. La kunveno ankaŭ decidis transdoni la kazon de Zhou, iama membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj rilatajn indikaĵojn al juĝaj organoj por traktado laŭ la leĝo.

La decido estis farita post kiam la ĉeestantoj de la kunveno pridiskutis kaj adoptis la raporton de enketo pri seriozaj disciplinrompaj agoj de Zhou, kiu estis prezentita de la Centra Disciplin-Inspekta Komisiono de la KPĈ.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kunvenis en la 1a de decembro 2013 por aŭskulti raporton pri la indikaĵoj rivelantaj la disciplin-rompajn agojn de Zhou, malkovritaj de la Centra Disciplin-Inspekta Komisiono, kaj decidis lanĉi ekzamenon.

La enketo konstatis, ke Zhou serioze malobservis la politikan, organizan kaj prisekretan disciplinon de la partio. Li utiligis avantaĝojn de sia posteno por serĉi profitojn por aliaj kaj akceptis grandsuman ŝmirmonon persone kaj pere de siaj familianoj.

Li misuzis sian potencon helpi parencojn, amatinojn kaj amikojn por akiri grandajn profitojn el negocoj, rezultante gravajn perdojn de ŝtatposedaj aktivoj. Li likigis sekretojn de la partio kaj la ŝtato. Li serioze malobservis memdisciplinajn regularojn kaj akceptis grandan sumon de mono kaj proprietoj persone kaj pere de siaj familianoj. Li adultis kun pluraj virinoj kaj negocis per sia potenco por sekso kaj mono.

Rajtigite de la ĉina registaro, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis la paperojn de starpunkto de la registaro pri afero de jurisdikcio en arbitracio iniciatita de Filipinio pri la Suda Ĉina Maro.

La paperoj de starpunkto reasertas la firman starpunkton, ke la ĉina registaro ne akceptos nek partoprenos en la arbitracio, kaj detale eksplikas la leĝan bazon por ĝia starpunkto, ke la Arbitracia Tribunalo ne havas jurisdikcion super tiu ĉi kazo.

En la 22a de januaro 2013, Filipinio solflanke iniciatis devigan arbitracian proceduron pri la rilataj demandoj inter Ĉinio kaj ĝi en la Suda Ĉina Maro. De tiam, Filipinio obstine antaŭenpuŝis la supre menciitan arbitracian proceduron malgraŭ la ripetadaj protestoj de Ĉinio.

La paperoj asertas, ke la esenco de la afero submetita al la arbitracio estas la teritoria suvereneco super pluraj insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro, kiuj estas ekster la amplekso de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro kaj la jurisdikcio de la Arbitracia Tribunalo.

La paperoj diras, ke Ĉinio kaj Filipinio interkonsentis solvi rilatajn disputojn per intertraktado laŭ duflankaj instrumentoj kaj la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, sed Filipinio, kiu solflanke iniciatis la arbitracion, malobservis sian devon sub internacia juro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto