Vizitu Forumon

Okazis stampedo en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2015-01-01 16:06:31     Redaktoro:Xiong Linping

En la vespero de jarŝanĝo okazis stampedo sur la placo Chenyi ĉe Waitan, Ŝanhajo. Laŭ donitaĵo publikigita de la ŝanhaja magistrato, en la evento 35 homoj mortis kaj 43 vundiĝis.

En ĉi frumateno la magistrato informis, ke tuj post la akcidento surlokaj policanoj alprenis porkrizajn rimedojn: malfermi urĝajn koridorojn, organizi policajn fortojn por mildigi la tumulton, helpi al ambulancoj ke ili portu vunditojn al hospitaloj, kaj simile.

Vesperon antaŭe de la novjara unuatago, ĉiujare, ne malmultaj civitanoj de Ŝanhajo venas al tiuj vidindejoj simbole markitaj por alvenigi novan jaron. Samo okazis en ĉi jaro. Sed ĉi-foje sur la placo Chenyi tro pleniĝis homoj, kio kondukis al stampedo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto