Vizitu Forumon

Feliĉa vivo de gemaljunuloj en ĉemara urbeto

(GMT+08:00) 2015-01-05 17:10:14     Redaktoro:Xiong Linping

Yantai estas oriente ĉemara urbo de la provinco Shandong kaj unu el la dek urboj plej taŭge loĝataj en Ĉinio. Ĉi tie agrablas klimato, abundas produktoj, fluas pura aero, kaj per ĉio ĉi tio ĝi famas kiel unu el la plej konvenaj urboj por la vivo de gemaljunuloj. Sed nun temas pri Longkou, kiu apartenas al Yantai, kaj kiu sin lokas antaŭe en la listo de la cent plej potencaj gubernioj en Ĉinio. Ĝi rapide kreskas flanke de ekonomio, kaj aliflanke ĝi kuŝas dorse al arkoforma montoĉeno kovrita per verdaĵoj kaj brake al blua maro. La terenon ĉirkaŭfermas pejzaĝoj el montoj kaj akvoj. Nu fame disvastiĝas ĝi kiel hejmloko de longedaŭra vivo. Hodiaŭ ni kondukas vin al Longkou por sperti la vivon de tieaj gemaljunuloj.

Aĝa pli ol 60 jarojn onjo Lu Liming (吕丽鸣) emeritiĝis jam kelkajn jarojn, sed multe da liberaj tempoj sentigas en ŝi nenian malkomfortecon. Ŝi aktive partoprenas en la moderna vivo kaj malfermis al si retsocieton de WeChat, la plej populara socia retejo en Ĉinio, kaj tie ŝi havas kelkajn malnovajn amikojn por ofta komunikado. Lu Liming diris:

"Kiam ni laboris, ĉiuj havis sian aferon. Emeritiĝinte, ni komencis senti en ni ian perdon kaj tion, ke ni ne scias kion fari. Sed miaj infanoj instruis al mi kiel uzi la tujmesaĝilon WeChat, per kiu mi povus komunikiĝi kun miaj antaŭaj lernantoj kaj amikoj. Ni ĉiuj kune prenis por nia retsocieto iniciativan nomon "Tigrinoj", ĉar ni ĉiuj estas virinoj, kaj alikaŭze ĉiu el ni naskiĝis en la jaro Tigro. WeChat kunligas nin kune, kaj danke al ĝi ni faras multajn aferojn, kiujn antaŭe ni ne havis tempon por fari, ekzemple, ni kune grimpas monton, kunvenas por teo, ludas kartojn, kaj eĉ manĝas, babilas. Bona humoro kondukas al ni riĉan vivon!"

Nuntempe movebla interreto kaj novaj sociaj retejoj ne plu estas favoratoj de nur junuloj. Post kiam "Tigrinoj" disponas pri la tekniko de WeChat, ili sentas, ke la Interreto alportas al ilia vivo oportunecon.

Onjo Wang Jianhua (王建华) uzas la retejon WeChat ne tro longe, tamen ŝi nun manipulas ĝin tre lerte. Por ŝi WeĈhat ne nur faciligas ĉiutagan komunikadon kaj eventuale organizadon de kunveno, sed ankaŭ aktuale dividas informojn el ĉiuj flankoj. Wang Jianhua diris:

"En WeChat iuj informoj povas esti divideblaj. Kiam novaj scioj kaj informoj aperas, oni tuj povas ilin dividi. Tio estas tre interesa."

Laŭ la universala normo, en la jaro 2000 Ĉinio jam vivis kiel socio alte aĝa, kaj la vivtenado de maljunuloj jam fariĝis ne neglektebla problemo socia. En tia fono la ĉina registaro instigas sociajn fortojn partopreni en la disvolvado de industrio kaj servo koncernaj al maljunuloj. La lastajn jarojn en Longkou, pro siaj tre aparte favoraj naturkondiĉoj, aperis multaj institucioj por vivteni maljunulojn, entreprenataj de civilaj individuoj. Ili akceptas maljunulojn, krom el la provinco Shandong, el ĉiuj lokoj en la tuta lando. La grupo Nanshan en Longkou estas unu el tiuj ĉi institucioj. S-rino Xing Jiyun (邢积云), membro de la teamo de maljunaj modelinoj en la Maljuna Universitato Nanshan, alparolis al nia raportisto:

"De tiam, kiam mi enskribiĝis en la Maljuna Universitato Nanshan, mi lernas multe kaj vere perceptas la feliĉon kaj ĝojon de maljunuloj. Mi lernas kiel esti modelino. Ĉi tie nia instruistino estas profesia. Kiam ŝi instruas, ŝi agas tre humure. Kaj ankaŭ ŝia instrumetodo estas tre bona por nia maljunulinoj."

Ju Zhenrong (鞠振荣), vicdirektoro de la Maljuna Universitato Nanshan, diris:

"En Ĉinio la industrio rilate al maljunuloj havas perspektivon. Nun multaj alilokaj industriistoj venas, kiel el Pekino, tiel el nordoriento kaj sudo, al nia universitato por studi kaj esplori, kiel teni maljunan universitaton. Ili opinias, ke nia universitato funkcias tre bone."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto