Vizitu Forumon

Zimbabvo aktive akcelos rilatojn kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-02-10 16:40:40     Redaktoro:Lina

Lunde en Hararo zimbabva prezidento Robert Mugabe renkontiĝis kun ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi.

Yang transdonis al Mugabe sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj gratulan leteron por lia naskiĝtago. Yang montris, ke Ĉinio kaj Zimbabvo estas bonaj partneroj, amikoj kaj fratoj, kaj havas profundan amikecon. Okaze de la 35a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Zimbabvo, Ĉinio volas kune kun Zimbabvo plenamplekse profundigi la amikan kunlaboron, transformi la tradician amikecon en movforton de la kunlaboro kaj evoluo, kaj fari la dulandajn rilatojn modelo de egaleco, interfido, reciproka subteno, kunlaboro, kungajno kaj komuna evoluo.

Yang ankaŭ gratulis, ke Mugabe elektiĝis kiel nova deĵoranta prezidanto de Afrika Unio. Li esperis, ke per siaj avantaĝoj kaj influoj, Zimbabvo faros pli grandan kontribuon por antaŭenpuŝi komunan fortiĝon de Afriko kaj akceli amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.

Mugabe petis, ke Yang transdonu liajn saluton kaj sinceran dankon al prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke la zimbabva registaro kaj la zimbabva popolo dankas Ĉinion pro ĝiaj subtenoj kaj helpoj al la ekonomia kaj socia disvolvado de Zimbabvo. Li montris, ke Ĉinio estas amiko de Afriko, kaj Zimbabvo aktive akcelos plu la rilatojn inter Afriko kaj Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto