Vizitu Forumon

Tripartia kontaktgrupo atingis interkonsenton pri ukraina krizo

(GMT+08:00) 2015-02-11 17:02:02     Redaktoro:Selena

Marde la tripartia kontaktgrupo de Ukrainio, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Rusio atingis gravan interkonsenton pri pluraj demandoj en Minsko, ĉefurbo de Belorusio. En tiu tago usona prezidento Barack Obama urĝis Rusion kapti okazon de la renkontiĝo inter gvidantoj de Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio por akceli pacan solvadon de la ukraina krizo.

La tripartia kontaktgrupo atingis gravan interkonsenton pri retiro de pezaj armiloj fare de ĉiuj partioj de la konflikto en orienta Ukrainio, mekanismo de batalhalto kaj kontrolo de batalhalto.

Usona prezidento Obama kaj rusa prezidento Putin telefone diskutis pri eskalado de sanga konflikto en orienta Ukrainio kaj pri plua subteno de Rusio al la ribeluloj. Obama reasertis, ke Usono subtenas suverenecon kaj teritorian integrecon de Ukrainio. Li akcentis la gravecon, ke Rusio kaptu okazon de la merkreda renkontiĝo inter gvidantoj de Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio por akordiĝi pri plano de paca solvado de la ukraina krizo.

Pola vicĉefministro kaj defenda ministro Tomasz Siemoniak tiutage diris, ke Pollando ĉiam subtenas la Minskan Interkonsenton, kiu celas solvi la ukrainan krizon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto