Vizitu Forumon

En Minsko okazis kvarlanda pintkunveno pri Ukrainio

(GMT+08:00) 2015-02-13 17:19:19     Redaktoro:Lina

De merkredo ĝis ĵaŭdo, gvidantoj de Rusio, Ukrainio, Francio kaj Germanio faris maratonan intertraktadon pri la ukraina krizo. Ili fine venis en gravan akordon kaj atingis interkonsenton pri batalhalto. Laŭ la interkonsento, konfliktantaj partioj en orienta Ukrainio haltigos batalon ekde nul horo de la 15a de februaro, kaj poste ili retiros pezajn armilojn el la konflikta regiono.

Ukraina prezidento Petro Poroshenko ĵaŭde opiniis, ke la malfacila intertraktado pri la batalhalta interkonsento indikas malglatecon de plenumo en la estonteco.

Franca prezidento Francois Holland diris, ke la intertraktado alportas grandan esperon por solvi la ukrainan krizon, kaj gravas praktike plenumi la atingitan interkonsenton.

Germana ĉefministro Angela Merkel jesis fruktojn de la intertraktado.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon tiutage laŭdis, ke gvidantoj de Rusio, Ukrainio, Francio kaj Germanio atingis gravan interkonsenton pri la ukraina krizo. Li ankaŭ urĝis, ke koncernaj partioj certigu observon de la interkonsento kaj realigu longtempan batalhalton.

La Blanka Domo de Usono tiutage bonvenigis la interkonsenton kaj rigardis ĝin kiel "latentan evidentan paŝon" por paca solvado de la ukraina krizo. La usona Ŝtata Departemento samtage malkaŝis, ke ankoraŭ estas nenia decido retiri sankciojn kontraŭ Rusio.

Supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini opiniis, ke atingo de la interkonsento faras gravan paŝon por solvi la ukrainan krizon, sed por solvi ĉiujn problemojn koncernaj partioj bezonas praktike plenumi la interkonsenton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto