Vizitu Forumon

Ĉinio respondis al la perforta konfrontiĝo en Birmo

(GMT+08:00) 2015-02-17 17:16:29     Redaktoro:Xiong Linping

La perforta konfrontiĝo en la norda regiono de Birmo ankoraŭ daŭras. Iu raporto diris, ke la lokaj armitaj fortoj de la naciminoritato en Kokang havas rilaton kun Ĉinio. Respondante al tio, Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la 16an de februaro en la regula gazetara konferenco diris, ke estas malpermesite, ke iu aŭ io ajn, ĉu organizo, ĉu individuo, faras subfosadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo kaj de la stabileco de tiu ĉi landlima regiono.

Hua Chunying diris: "Ĉinio ĉiam respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Birmo kaj malpermesas, ke iu aŭ io ajn, ĉu organizo, ĉu individuo, faras subfosadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo kaj de la stabileco de tiu ĉi landlima regiono. Ĉinio esperas, ke la koncernaj partioj de Birmo retenu sin, ne lasante la aferon plue akriĝi, kaj fine donante influon al la stabileco de la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo kaj al la sekureco flanke de Ĉinio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto