Vizitu Forumon

Okazis internacia pintkonferenco kontraŭ terorismo en Usono

(GMT+08:00) 2015-02-20 16:27:23     Redaktoro:Ĝoja

La 19an de februaro la usona Ŝtata Departemento okazigis ministronivelan kunvenon de internacia pintkonferenco kontraŭ terorismo, al la kunveno ĉeestis delegitoj de pli ol 60 landoj kaj internaciaj organizoj. En la kunveno ili diskutis pri batado kaj preventado kontraŭ perforta ekstremismo en la nova situacio.

La 19a de februaro estas la tria tago de la internacia pintkonferenco kontraŭ terorismo, lanĉita de Usono. Tiutage soci-interkomunikilo, "sol-lupa" atako kaj teroristo kun fremda ŝtataneco estis ĉefe pridiskutataj. Delegitoj de Francio, Jordanio, Egiptio, Japanio kaj aliaj landoj sinsekve esprimis sian firman volon bati terorismon. Lastatempe civitanoj de tiuj landoj estis mortigitaj de ekstremistoj.

Tiutage Barack Obama, usona prezidento, montris, ke Usono kune kun partneraj landoj faros plu agojn kontraŭ terorismo, preventos disvastigon de penso de ekstremismo kaj bremsos enkondukon de kapitaloj kaj homoj en terorismajn organizojn. Li opiniis, ke registaroj devas pliigi investon, plibonigi vivon de popolamasoj, altigi partoprenon en politiko kaj respekti malsamajn religiojn por radike bremsi naskiĝon de perforta ekstremismo.

En sia parolo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke la internacia komunumo unuiĝu, formu komunan forton kaj kune batu perfortan terorismon laŭ la rezolucio n.2178, aprobita de la SK de UN en la lasta septembro.

Laŭ deklaracio, publikigita post la pintkonferenco, septembre la ĉeestantaj landoj renkontiĝos en la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko kaj pluapaŝe diskutos pri trakto kontraŭ perforta terorismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto