Vizitu Forumon

Xi Jinping diskutis kun deputitoj de Guangxi-a delegacio

(GMT+08:00) 2015-03-09 16:38:09     Redaktoro:Lina

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis diskuton de la delegacio de Guangxi-a Ĝuang-a Aŭtonoma Regiono. Li montris, ke Guangxi devas grandigi kaj profundigi malfermadon kaj kunlaboron kun Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj formi plenampleksan malferman platformon ĉemaran, ĉeriveran kaj ĉelandliman.

Li montris ankaŭ, ke sekve de konstruado de "silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo", pli elstaras la pozicio de Guangxi en la pord-malfermo de Ĉinio, kaj Guangxi renkontas historian disvolvan ŝancon. Li proponis, ke Guangxi metu reguligadon de la ekonomia strukturo sur pli gravan lokon, plenumu pli aktivan malferman strategion, profundigu malfermon kaj kunlaboron kun Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj formu plenampleksan malferman platformon ĉemaran, ĉeriveran kaj ĉelandliman.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto