Vizitu Forumon

Merkel urĝas Japanion konvene trakti demandon pri seksosklavino

(GMT+08:00) 2015-03-10 17:01:07     Redaktoro:Yu Rongkang

 

Marde la vizitanta germana ĉefministro Angela Merkel urĝis Japanion konvene trakti la demandon pri seksosklavino kaj aliajn historiajn demandojn kiel eble plej frue.

Matene en tiu tago Merkel interparolis kun Katsuya Okada, reprezentanto de Demokratia Partio de Japanio, la plej granda opozicia partio en Japanio. Japanaj amaskomunikiloj raportis, ke la 40-minuta interparolo disvolviĝis plejparte ĉirkaŭ demandoj pri kompreno de la historio. Okada diris al raportistoj, ke Merkel menciis la demandon pri seksosklavino, opiniante, ke estas tre grave, ke Japanio konvene traktu historiajn demandojn por realigi repaciĝon kun najbaraj landoj.

Okada diris en la interparolo, ke la kuranta jaro signas la 70an datrevenon de fino de la Dua Mondmilito; tamen Japanio ankoraŭ ne povis repaciĝi kun Ĉinio, Sud-Koreio kaj aliaj najbaroj pri la milito, kaj ĝi volas scii, kiel Germanio realigis repaciĝon kun siaj najbaroj. Merkel diris, ke oni ne povas solvi ĉiujn historiajn demandojn, tamen oni devas alfronti la pasintecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto