Vizitu Forumon

Ribeluloj en Donecko komencis militmanovron

(GMT+08:00) 2015-03-11 17:44:48     Redaktoro:Lina

Donecko en orienta Ukrainio marde anoncis, ke tiutage ĝi komencis 3-tagan manovron de armitaj fortoj. La franca kaj ukraina prezidentoj akcentis gravecon fari plu dialogon kun ribeluloj en orienta Ukrainio.

Eduard Basurin, proparolanto de la armitaj fortoj de la "popola respubliko de Donecko", diris, ke tio estas planita manovro kaj ne malobservas la novan minskan interkonsenton subskribitan en la 12a de februaro. La manovro okazas en la loko je pli ol 50 kilometroj for de la kontakt-linio difinita en la interkonsento. Tamen li ne malkaŝis la nombron de homoj kaj ekipaĵoj partoprenantaj en la manovrado.

Posttagmeze en tiu tago franca prezidento Francois Hollande kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko telefone diskutis pri plenumo de la nova minska interkonsento kaj substrekis la gravecon fari plu dialogon kun ribeluloj en orienta Ukrainio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto