Vizitu Forumon

Plej superaj juĝejo kaj prokurorejo raportis laborojn al sesio de NPK

(GMT+08:00) 2015-03-12 16:59:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Pekino okazis la tria plena kunveno de la 3a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso. La ĉeestantoj aŭskultis laborraportojn de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.

Zhou Qiang, prezidanto de la Plej Supera Popola Juĝejo, diris en la raporto, ke en la lasta jaro la Plej Supera Popola Juĝejo akceptis 11 210 kazojn, kaj finis 9 882 kazojn, je 1,8% kaj 1,7% respektive pli multe ol en la antaŭa jaro, kaj tiel ĝi liveris juĝan garantion por sana disvolviĝo de la ekonomio kaj socio.

Cao Jianming, ĉefo de la Plej Supera Popola Prokurorejo, raportis laboron de la prokurorejo en la lasta jaro. Li diris, ke en la lasta jaro diversnivelaj prokurorejoj esploris 41 487 kazojn de diversaj krimoj faritaj per avantaĝoj de funkciuloj, kiuj koncernas 55 101 homojn, kaj 3 664 gravajn kazojn de malversacio, subaĉeto kaj prifraŭdo de publika mono, kaj traktis kazojn de 8 ministraj aŭ pli altnivelaj funkciuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto