Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun Henry Kissinger

(GMT+08:00) 2015-03-18 16:25:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger marde en la Granda Popola Halo.

Xi Jinping laŭdis Kissinger pro lia grava kontribuo por disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Xi montris, ke nuntempe la dulandaj rilatoj akiras gravan kaj pozitivan progreson. Li diris ankaŭ, ke en novembro de la pasinta jaro, li kaj prezidento Barack Obama renkontiĝis en Pekino kaj antaŭ nelonge ili faris telefonan interparolon por plani la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Konstruo de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj prospero de la azipacifika regiono kaj la mondo.

Kissinger dankis prezidanton Xi pro la renkontiĝo kun li, la malnova amiko de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio faras reformadon kun historia signifo. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas gravaj duflankaj rilatoj koncernaj al paco, progreso kaj disvolvo de la tuta terglobo. Li kredas, ke la ŝtata vizito de prezidanto Xi al Usono en la kuranta jaro estos historia, kaj li deziras sukceson al la vizito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto