Vizitu Forumon

Ĉina kaj japana financaj ministroj denove kunvenas

(GMT+08:00) 2015-06-06 18:08:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en Pekino komenciĝis la 5a ĉina-japana financa dialogo, kiu devus esti okazigita laŭ origina plano en 2013. Ĉina financa ministro Lou Jiwei kaj lia japana paralelulo Taro Aso kunprezidas la dialogon. Okazigo de la dialogo estas rigardata kiel pozitiva signalo de la boniĝo de la rilatoj inter la du landoj.

En la inaŭguro Lou prezentis tri-punktan proponon. Li diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas respektive la dua kaj la tria ekonomioj de la mondo, kaj sana disvolvado de la du ekonomioj havas gravan signifon eĉ por la tuta mondo. Li proponis, ke la du flankoj fortigos komunikadon kaj kunordigon de makroekonomia politiko kaj antaŭenpuŝos la ekonomian reprosperigon kaj disvolvadon de la du landoj kaj la tuta mondo.

Taro unue esprimis simpation al Ĉinio pro la lastatempa renversiĝo de pasaĝerŝipo en Jangzio. Li diris, ke la japana-ĉina dialogo utilas al disvolvado de la strategiaj rilatoj inter la du landoj. Li akcentis, ke ambaŭ ekonomioj estas en tre grava situacio, kaj li esperas, ke la du flankoj sincere interŝanĝos opiniojn en la dialogo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto