Vizitu Forumon

IMF bonvenigas ĉinan rimedon por bonigo de kurzo-formiga sistemo

(GMT+08:00) 2015-08-12 16:47:44     Redaktoro:Yu Rongkang

La Internacia Mona Fonduso marde bonvenigis la rimedon de Ĉinio por plibonigo de la formiga sistemo de interŝanĝa kurzo kaj diris, ke pli merkat-orientita interŝanĝa kurzo faciligos funkciadon de la Speciala Retrata Rajto, se juano estos inkluzivita en la korbo.

Proparolanto de la Internacia Mona Fonduso diris marde en deklaro, ke la nova mekanismo por fiksado de la meza alparo de juano, anoncita de la Ĉina Popola Banko, montris bonvenan paŝon, ĉar ĝi devus permesi merkatajn fortojn havi pli grandan rolon en fiksado de interŝanĝa kurzo.

La proparolanto diris, ke pli granda fleksebleco de interŝanĝa kurzo estas grava por Ĉinio, ĉar ĝi klopodas doni al merkataj fortoj decidan rolon en la ekonomio kaj estas rapide integriĝanta en tutmondajn financajn merkatojn. La Internacia Mona Fonduso diris ankaŭ, ke Ĉinio havas la kapablon starigi la sistemon de efike fluktua interŝanĝa kurzo en du aŭ tri jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto