Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto intertraktis kun sia mongola paralelulo

(GMT+08:00) 2015-11-11 16:08:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia mongola paralelulo Tsakhiagiin Elbegdorj. La du ŝtatestroj konsentis antaŭenpuŝi disvolvadon de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Mongolio kaj feliĉigi la dulandajn popolojn.

Xi diris, ke Ĉinio volas subteni la tendencon de oftaj altnivelaj kontaktoj inter la du landoj, plifortigi interŝanĝojn inter registaraj departementoj, inter parlamentoj kaj inter politikaj partioj de la du landoj, kaj senĉese profundigi pragmatan kunlaboron. Li diris, ke la du flankoj ankaŭ devas grandigi kulturajn interŝanĝojn kaj akceli homajn interŝanĝojn. Li aldonis, ke Ĉinio aktive subtenas al Mongolio gastigi la Azi-Eŭropan Pintkunvenon en 2016 kaj volas daŭrigi komunikadon kun Mongolio pri gravaj aferoj kaj kunlabori kun ĝi por konservi regionan stabilecon.

Elbegdorj diris, ke Mongolio konsentas disvolvi ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj li volas antaŭenpuŝi disvolvadon de la rilatoj per la vizito. Li aldonis, ke Mongolio esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en agrikulturo, kvaranteno de animaloj kaj plantoj, kulturo, edukado, scienco kaj sano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto