Vizitu Forumon

Mia unua vizito al Italio(1)

(GMT+08:00) 2009-07-21 17:40:23

La artikolo estis verkita de s-ro Han Zuwu

Komuna foto de kongresanoj de la 61-a IFEF-Kongreso

LONGDISTANCA FLUGADO

La aviadilo de Aerbuso A-330 sub Ĉina Aviadkompanio ekflugis de Pekina Internacia flughaveno je la 13:40 de la 21-a de majo al la itala urbo Triesto. Inter la pasaĝeroj estas s-ro Han Zuwu, vicprezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio kaj s-rino Wang Ruixi, senditaj de ĈFEA al la 61-a IFEF-kongreso. Je la 23 :30 post 17-hora flugo kaj transveturo en la flughaveno de Romo, la aviadilo surteriĝis en la flughaveno Triesto. Ĉe la elirejo de la flughaveno la sekretariino Elda Doerfler kaj Elio Nount de LKK renkontis nin kun "Saluton! Bonvenon al Triesto!" Unu frazo forte kunligis la korojn de ĉinaj kaj italaj esperantistoj.Tuj ni sentis nin kiel en la hejmo plena de frateco kaj intimeco de Esperantujo. Sur la vojo al la Hotelo Pensione Gianni, italaj geamikoj koncize prezentis pri la ĉemara urbo Triesto. Profundnokte ni estis bone aranĝitaj en la hotelo kaj diris: "Ĝis morgaŭ, bonan nokton!" La longtempa veturado kaj tempdiferenco inter malproksimaj du landoj lacigis nin, sed mi neniel povis dormi ...

LA 61-A IFEF-KONGRESO

IFEF, fondita en 1909 dum la UEA-Kongreso en Barcelono ĉijare celebris sian jubilean jaron pro la 100-a datreveno de oficiale organizita internacia agado inter fervojistoj en Triesto de Italio. La kvinan fojon IFEA organizis IFEF-Kongreson en Italio: Verona en 1954, Rimini en 1970, Roma en 1978, Cervia en 1993 kaj Trieste ĉijare.

En la nomo de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, mi donis donacon al la 61-a IFEF-Kongreso

Triesto situas en strio 35 km longa kaj nur 3–7 km larĝa de itala teritorio inter la maro kaj Slovenio. Tiu strio konsistigas la tutan provincon de Triesto, kiu estas la malplej granda de Italio (212 km², ses komunumoj), estas internacia, ĉarma urbo, brakumata de la karstaj montetoj kaj kisata de la Adriatika Maro en tre taŭga loko por kunveno, kiu havas tre interesan kaj buntan programon. La 24-an de majo okazis la solena inaŭguro, kiun ĉeestis 209 kongresanoj el 20 landoj. La ĉeesto de pluraj eminentuloj: komunuma skabeno de Triesto, vicprezidanto de FISAIC, nacia sekretario de OR.S.A.S.A.P.S., prezidanto de Triesta Libertempa Fervojista Asocio, prezidanto de Fervoja Muzeo, inter kiuj la provinca skabeno pri turismo, kies interveno estis aparte trafa kaj interesa kaj ĉe kiu oni povis rimarki sinceran simpation por nia afero, kiam oni observis lian mimikon poste eĉ sen lia parolo.

Kun prezidanto de IFEF Romano Bolognesi

Dum la solena inaŭguro oni transdonis honordiplomon kaj la honorinsignon al d-ro Romano Bolognesi kiu fariĝis HONORA PREZIDANTO de IFEF, István Gulyás kiu signife kontribuis al la agado de la asocio dum ĝia centjara ekzisto, s-ino Edvige Ackermann pro ŝia grava kontribuo al la kongreso. Al la inaŭgura ceremonio majstran kontribuon donis Jindrich Tomisek, kiu kun eleganto kaj trankvilo aranĝis la salutmesaĝojn de la delegitoj. Inter la diverslandaj gratulantoj ĉina reprezentanto s-ro Han Zuwu, vicprezidanto de ĈFEA kaj belega donaco-ĉinstila pentraĵo al la kongreso de la malproksima oriento je ĉirkaŭ dek mil kilometroj mirigis la kongresanojn. Ankaŭ la ĉeestantoj de la inaŭguro surpriziĝis pri la reprezentantoj el la 13 nobelaj familioj kun iliaj muzika programo kaj belaj kostumoj.

Dum la kongreso okazis Nepublika komitatkunsido, Publika plenkunsido, Kunveno de Fakkomisiono. Estis faritaj ĉefprelegoj:《Lokomotivoj en Italio》de inĝ. Roberto Carrollo,《Evoluo de la granda repido en Italio》de d-ro Romano Bolognesi kaj《Fervojaj novaĵoj》 de J. Niemann kaj L. Kovar, estis unuanime reelektitaj: gvidanto de Teknika Komisiono Jan U. Niemann (DK), sekretario de Fake Aplika Sekcio Ladislav Kovar (CZ), sekretario de la Terminara Sekcio Heinz Hoffmann (DE), redaktoro de Terminara Kuriero Heinz ahoffmann (DE).

Kun prezidantino Edvige kaj sekretariino Elda de LKK

En la kongresa fermo estis decidite, ke la venonta 62-a IFEF-Kongreso okazu en 8-15 de majo 2010 en Sofio de Bulgario. La flago de IFEF estis transdonita de la prezidantino de LKK s-rino Edvige Ackermann de Italio al la prezidantino de Nacia Asocio de FISAIC kaj de BEFS inĝ. Veselka Kamburova de Bulgario.

Dum la vizito al la Fervoja Muzeo en Triesto nome de ĈFEA s-ro Han Zuwu donacis al la Muzeo kompleton da uniformoj de ĉinaj fervojistoj, kiu estas la unua kompleto de la fervojista uniformo ekstereŭropa kaj plaĉas al la estro de la Muzeo.

Vizito al la Fervoja Muzeo en Triesto

Krome, dum la kongreso okazis bankedo, balo, diversaj vesperoj, koncertoj, ekskursoj duontaga kaj tuttaga al Kastelo Miramare, Kastelo Duino. La postkongreso daŭris ĝis la 1-a de junio per la abunda programo.

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto