Vizitu Forumon

Zamenhofa Tago en Kantono, Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-12-23 13:31:26

La 19-an de decembro, esperantistoj de Kantono, suda provinco de Ĉinio, festis la 150-an datrevenon de la naskiĝo de nia Majstro, Doktoro Zamenhof. La kunveno okazis en la sidejo de la loka asocio. Prelegis kaj salutis s-ro Lin Liyuan, Prezidanto de la asocio, s-ro Petro Ye, aktiva membro, kaj Augusto Casquero, profesoro el Hispanio. Multe helpis en la organizado la ĝenerala sekretario, s-ro Liu Weizhuang, kaj la juna kaj aktiva esperantistino Li Fei. Ĉiuj aŭskultis atente, kaj ĝuis la prezentadon. Fine, ĉiuj, en amikeca etoso, iris al proksima restoracio, kie oni bankedis kaj amuziĝis.

(La artikolo estis kontribuata de s-ro Augusto Casquero.)

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto