Vizitu Forumon

Esperanto-Urbo Herzberg

(GMT+08:00) 2011-03-29 19:01:17

(Urbodomo de Herberg am Harz, kie dum gravaj festoj oni hisas Esperanto-flagon)

Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia! Ekde kelkaj jaroj la turisma urbeto Herzberg de Germanujo , kiu situas iom norde de la geografia centro de Germanujo, nomas sin "Esperanto-urbo" por reklami sin internacie. Post aplikado de la nomo "Esperanto-urbo" evidentas iuj ŝanĝiĝoj en la urbeto. La urbeto diversmaniere subtenas tiean disvastigon de la internacia lingvo Esperanto kaj eĉ la urbestro lernas la lingvon kaj partoprenas en aktivadoj de Esperantujo. Helpe de la internacia lingvo Esperanto, la urbeto Herzberg havas ĝemelajn rilatojn kun pollanda urbo Gora. Antaŭ nelonge, lokaj geesperantistoj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy akceptis intervjuon de Ĉina Radio Inernacia kaj tiurilate faris konigon.

(Zsofia Korody kun grupo de ĝemelurbaj infanoj)

(telefona intervjuo)

Karaj amikoj, la intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en esperantlingva retejo de Ĉina Radio Internacia esperanto.cri.cn Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto