Vizitu Forumon

Turneo de Kapriol'

(GMT+08:00) 2011-04-08 10:40:13

Saluton, karaj amikoj! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Hodiaŭ ni donas la atenton al turneo de la muzikgrupo Kapriol'. Antaŭ ĉio, ni iomete babilu pri Kapriol'. Ĝi prezentas svingan kaj varian programon kun balfolkaj dancmelodioj kaj kantoj, kiuj estas ĉiuj tradiciaj nederlandaj aŭ memfaritaj. Ĝia muziko havas influojn ankaŭ el diversaj aliaj stiloj. La rezulto estas ke la grupo ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj propran muzikon per malnovaj muzikiloj. Ĉion ili kombinas kun bela plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝoj. Krom tio, improvizado estas grava parto ankaŭ sur la scenejo. La muzikgrupo faros turneon aprile en Belgio, Francujo kaj Germanujo. Tiurilate, organizanto Flo akceptis nian intervjuon kaj alportis pli multe da detaloj.

Karaj amikoj, la intervjuo aŭskulteblas ankaŭ en esperantlingva retejo de Ĉina Radio Internacia esperanto.cri.cn  Se vi volas skribi ion al ni, bonvole sendu ĝin al la retadreso espradio@cri.com.cn  (Pliaj informoj: http://turneoj.wikispaces.com/Kapriol+2011 )

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto