Vizitu Forumon

Eŭrovido-Kantokonkurso

(GMT+08:00) 2012-07-11 17:40:14

Gajninto de ĉi jara Eŭrovido Loreen (aŭtoro Andres Putting (EBU)

-- Indre Pileckyte el Litovio

Danco de lumoj, maro de la buntaj flagoj, amaso de homoj atendantaj, malpaciencaj kaj ĝojplenaj. Kiel ĉiujare printempe, Eŭropon denove unigis tutkontinenta muzika batalo - internacia Eŭrovido-kantokonkurso (oficiale angle Eurovision Song Contest; france Concours Eurovision de la Chanson). Ĉi foje ĝi okazis en la fora Bakuo – ĉefurbo de Azerbajĝano, lando kiu gajnis la konkurson unu jaron antaŭe (en 2011). La konkurso donas eblecon al ĉiu Eŭropa lando prezenti sin per unu kanto, kiu estas elsendata en la tuta kontinento. Spektantoj de la evento rajtas voĉdoni por la plej ŝatata (tamen alilanda) kanto kaj tiel elekti kanton de la jaro. La konkurso estas unu el la plej longe spektigata televida programo en la mondo, ĉiujare ariganta ĉirkaŭ 125 milionojn da spektantoj. La aranĝo estas pli ol simpla televida programo - ĝi profunde enradikiĝis en la mensoj de eŭropanoj, kaj iĝis grava parto de la komuna kundividata kulturo en la kontinento.

Eŭrovido estas organizata de Europa Elsendo-Unio, kiu kunligas plurajn naciajn elsendajn kompaniojn en Eŭropo. Unua Eŭrovido okazis en la jaro 1956. Ekde tiam ĝi okazas ĉiujare sen intermitoj, do jam 56 foje. En la jaro 2005 Eŭrovido festis sian 50 jariĝon, kaj omaĝe al tio estis organizita granda televida spektaklo elsendata de Kopenhago (Danio), dum kiu estis elektataj la plej bonaj kantoj de la tuta historio de Eŭrovido.

Ĝis nuna tago jam estis entute luditaj ĉirkaŭ 1100 kantoj. Ĉiujare sin prezentas granda nombro de Eŭropaj landoj, sed la rekordo de partoprenantoj estis atingita en la jaroj 2008 kaj 2011 – po 43 landoj. Ekde la jaro 2003 estis lanĉita mapli konata infana versio de la konkurso - Junulara Eŭrovida kantoḱonkurso, en kiu infanoj reprezentas siajn landojn same per unu kanto.

La konkurso estas elsendata en la tuta Eŭropo, sed ankaŭ en Aŭstralio, Kanado, Egipto, Honkongo, Barato, Jordanio, Koreo, Nov-Zelando kaj Usono.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto