Vizitu Forumon

Eŭrovido-Kantokonkurso

(GMT+08:00) 2012-07-11 17:40:14

Gajninto de ĉi jara Eŭrovido Loreen (aŭtoro Thomas Hanses (EBU)

Diversaj landoj havis pli aŭ mapli sukcesan historion de partoprenado en la konkurso. Tamen, la plej sukcesa (plej ofte gajninta) lando estas Irlando, kiu gajnis konkurson eĉ 7 foje. Po 5 foje en la tuta historio gajnis Francio, Britio kaj Luksemburgo. Kelkaj landoj, kiel ekzemple Litovio, ankoraŭ neniam gajnis la konkurson.

Ĉiu lando krom la ebleco prezenti sin ankaŭ havas eblecon kreeme kaj arte prezenti sian kulturon aŭ lingvon, tamen, plej ofte oni elektas kanti en unu el la dominantaj lingvo – la angla aŭ la franca.

Sed ne eraru pensante, ke Eŭrovido estas nur neŭtrala kultura kaj arta evento. Unu grava aspekto de la konkurso estas ĝia politika rolo en la rilatoj inter diversaj Eŭropaj landoj kaj regionoj. Tradicie diversaj landoj uzas la konkurson kiel rimedon esprimi sian sintenon al aliaj landoj, pro tio la voĉdonado tre malofte estas objektiva. Ekzemple, multaj najbaraj landoj preferas voĉdoni unu por la alia, kaj tio montros ke popoloj de ambaŭ landoj subtenas unu la alian. Tio la plej forte montriĝas en Balkana duoninsulo, kies multaj loĝantoj estas grandaj ŝatantoj de la konkurso. Foje eĉ foraj landoj komencas esprimi tre grandan subtenon unu al la alia, kiel ekzemple okazis inter Litovio kaj Kartvelio. Nuntempe la konkurso ankaŭ malkovras mapon de la homa migrado de unu lando al la alia en la kontinento, ekzemple, pluraj elmigrintoj de orienta Eŭropo ekloĝis en Britio aŭ Germanio, kaj ili signife influas voĉdonadon dum la konkurso. Jam ekzistis pluraj provoj limigi malobjektivecon en la konkurso, kaj jam estis uzitaj ses diversaj voĉdonsistemoj, tamen, la aranĝo ne perdas sian politikan rolon.

Sed ni revenu al Bakuo. Ĉi jare la aranĝon entute partoprenis 42 landoj. Ĝi konsistis el du duon-finaloj kaj unu finalo. Post la buntaj prezentoj sekvis arda kalkulo de la voĉoj. Jam post unuaj notitaj poentoj videbliĝis unuaj plej fortaj favoritoj de la ĉi jara konkurso: Svedio, Rusio, Serbio, Azerbajĝano kaj aliaj landoj. Tamen, preskaŭ ĉiuj landoj esprimis sian pli aŭ malpli grandan subtenon al la sveda kantistino Loreen, kiu gajnis ĉi jaran konkurson kun la kanto Eŭforio (angle Euphoria). Tiel sekvan jaron la konkurso okazos en Svedio.

Eŭrovizio estas ŝatata de pluraj eŭropanoj, kaj arde kritikata de aliaj. Ĝi ankaŭ havas pli aŭ malpli fortan signifon en diversaj landoj kaj regionoj. Tamen, preskaŭ neniu neas gravecon de la aranĝo kiel esprimon de komuneco kaj uniĝo en Eŭropo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto