Vizitu Forumon

Kion litovoj manĝas? --Indre Pileckyte

(GMT+08:00) 2014-05-21 17:59:16     Redaktoro:Shanshan


1. Saluton, kara Indre. Hodiauŭ ni iom babilu pri la manĝaĵoj de Litovio. Do tradicie, kion ĉefe manĝas litovoj?

Se vi petus iun litovon priskribi la esencon de la nuntempa litova kuirarto plej verŝajne vi ekaŭdus "terpomo kaj viando". Kaj tio certe ne estus troigo – ni, litovoj, manĝas multe da terpomoj, multe da viando, kaj ni precipe ŝatas pladojn kiuj enhavas ambaŭ ingrediencojn samtempe.

2. Kial vi tiel ŝatas terpomon?

Nia emo al tiu ĉi modesta legomo tute ne estas mirinda ĉar terpomoj estas vaste kultivataj en Litovio, kaj pro tio ĝi iĝas malkosta kaj facile atingebla ingredienco por ĉiutaga uzo. Nia tradicio pri la preparado de terpomoj estas ampleksa. Inter la plej kutimaj manĝajoj estas diversaj terpomaj platkukoj, terpoma bakaĵo (kiel granda sala kuko) preparita en forno, terpoma kaĉo kun lakto kaj butero kaj, kompreneble, reĝo de nia terpoma manĝaĵaro - "cepelinas" [prononcu ce-pe-li-nas]. Tio estas granda (kiel pugno) terpoma knedliko farĉitaj per viandhaketaĵo aŭ per kazeo. Kutime ĉiuj litovaj terpomaj pladoj estas servataj kun aldona acidlakta kremo kaj fritita lardo. Sonas kiel tre peza kaj grasa manĝo? Kredu, ke jes; sed grasa kaj peza kuirarto estas tio, kion multaj litovoj konsideras la plej bongusta kaj taŭga.

3. Vi ĵus diris, ke litovoj ŝatas manĝi viandojn. Do ĉu en via lando troviĝas malmultaj vegetaranoj?

[Bonvole trovu respondon en la intervjuo ^-^]

Litova manĝo cepelinai.

4. Kia viando vi ĉefe manĝas? Porkaĵo, bovaĵo aŭ ŝafaĵo? Kaj kiamaniere oni kuiras?

Mi jam menciis, ke litova kuirarto nepre enhavas viandon, kaj la plej popularaj specoj estas porkaĵo, kokinaĵo kaj bovinaĵo. Sed ni ne limigas niajn viandajn manĝojn nur per iu simpla steko, en Litovio estas tute kutime manĝi iom pli ekzotikajn viandajn pladojn kiel fumaĵitajn porkajn orelojn, porkan nazon aŭ kuiritan bovan langon. Ni ankaŭ havas multajn pladojn kiuj enhavas hepaton, stomakon aŭ koron de diversaj bestoj. En kamparaj regionoj vi ankaŭ povas trovi viandon de aliaj dombestoj, kiel kunikloj aŭ kaproj, kaj lastatempe pli kaj pli populariĝas viando de sovaĝaj bestoj kiel aproj aŭ cervoj. En Litovio estas tre tradicie manĝi fumaĵitajn viandaĵojn kiel kolbasoj aŭ lardo.

5. La manĝkutimo de iu lando aŭ regiono dependas de ĝia klimato kaj geografia stato, ĉu ne!

Jes, estus granda simpligo diri, ke litovoj manĝas nur terpomojn kaj viandon. Kiel en multaj aliaj landoj, nia kuirarto inkluzivas ĉiujn manĝaĵojn kaj ingrediencojn kiujn ni kreskigas aŭ produktas en nia lando. Nia klimato limigas elekton de freŝaj fruktoj kaj legomoj dum la tuta jaro, kaj pro tio ni kultivas tiujn legomojn kaj fruktojn kiuj provas travivi longajn vintrojn (kiel, ekzemple, terpomoj, karotoj, brasikoj, ruĝaj betoj aŭ pomoj), aŭ kiujn ni povas konservi diversmaniere (kiel kukumojn, pizojn, fazeolojn, diversajn berojn kaj simile). Sed nian iom limigitan legoman parton de manĝaro ni rekompensas per ampleksa kaj varia elekto de laktaĵoj. En la litova kuirarto ne mankas pladoj kun acida laktokremo, diversaj fromaĝoj, kazeo kaj lakto mem.

6. Mi estas tre scivolema pri tio, ĉu acida lakto estas jogurto? Kian diferencon ili havas?

[Bonvole trovu respondon en la intervjuo ^-^]

7.Kian dolĉaĵon vi manĝas?

Unu ingredienco kiu abundas ĉe ni estas mielo. Abeloj ĉiam okupis eksterordinaran placon en la litova folkloro. Tiuj ĉi laboremaj kaj paciencaj insektoj estis kaj daŭre estas forte admirataj en nia kulturo, same kiel miela produktado mem. Mielo estas ofte uzata kiel dolĉigo por diversaj bakaĵoj kaj ĝi estas ĉefa ingredienco de nia nacia drinkaĵo – miela brando "midus" [prononcu mi-dus]. Tio estas dolĉega densa kaj riĉa je aromo alkoholaĵo. Sed eĉ sola mielo estas bongusta kaj ŝatata manĵaĵo, kaj ne ekzistas pli bona deserto ol freŝe presita dolĉa fromaĝo kun mielo ŝmirita sur supre.

8. Vi estas litovo, kiu nun vivas en Vieno. Ĉu vi povas trovi litovan manĝaĵon en Vieno?

Tre gravan parton sur nia tablo okupas pano. Tio estas unu el la manĝaĵoj kiujn mi plej sopiras loĝante eksterlande. Certe, en ĉiu lando eblas trovi panon, sed nenie ĝis nun mi trovis tian panon, kian ni manĝas en Litovio – malhelan sekalan kaj iom acidan, kiu odoras je litovaj kampoj, somera suno kaj refreŝiga pluvo.

9.Ĉu la pano estas tia "nigra pano" en Rusio? Ĉu vi plimulte sopiras la guston de pano aŭ sopiras pli vian hejmon?

[Bonvole trovu respondon en la intervjuo ^-^]

Rozkolora malvarma supo "šaltibarščiai"

10. En Ĉinio oni manĝas iom malsaman en diversaj sezonoj. Ĉu oni tion faras en Litovio?

Eĉ se litovaj vintroj estas foje longaj kaj malvarmegaj, la someroj povas esti neantaŭvideble varmaj, kaj tiam nian pezan kuiarton forpuŝas multe pli malpezaj manĝaĵoj. Kaj ĉiuj litovoj konsentus ke ne ekzistas pli bona manĝo dum varmega tago kiel... rozkolora malvarma supo "šaltibarščiai" [prononcu ŝal-ti-barŝ-ĉej]! Jes, unu el nia tre ŝatata plado estas ruĝbeta supo farita de acida lakto kaj riĉa je tranĉitaj freŝaj legomoj, freŝaj verdaĵoj, kuirita ovo kaj servata kun varmaj kuiritaj terpomoj (ja kiel sen terpomoj!). Ĝia brile roza koloro aperas pro la mikso de ruĝaj betoj kaj acida lakto, kaj tiu ĉi supo estas unu el la pladoj, kiujn ni uzas por timigi eksterlandanoj.

Manĝaĵoj de la antaŭkristnaska vespero

11. Vi ĵus konigis la ĉiu-tagaj manĝaĵoj de Litovio. Do kion oni manĝas en festoj? Ĉu estas similaj?

Sed estas unu festo kiu konservis tradicion prepari pli antikvajn kaj tradiciajn litovajn manĝojn, kaj tio estas la antaŭkristnaska vespero (la 24a de Decembro). Dum tiu ĉi vespero ni havas tradicion meti sur la tablon 12 pladojn, kiuj simbolas feliĉon kaj prosperon de la 12 monatoj de la venonta jaro. La manĝaĵoj devas esti sen viandaj, kaj laŭ tradicio vi devas gustumi ilin ĉiujn. Mia plej ŝatata manĝaĵo en tiu ĉi vespero estas kuiritaj terpomoj kun speciala ŝmiraĵo "kastinys" [prononcu ka-sti-nis] (preparita de acida lakto kremo, acida lakto, butero kaj diversaj spicoj) servata kun pistitaj linsemoj kaj salo. Tre simpla sed tiom tradicia manĝaĵo.

12. En la komenco vi diris, ke litovoj manĝas multe da viandon. Tamen kial ili ne tion manĝas en la plej solena festo?

[Bonvole trovu respondon en la intervjuo ^-^]

13. Dum la "bankedo" de la antaŭvespero de la kristnasko, ĉu ekzistas speciala plado?

Jes. Kaj unu el la plej strangaj pladoj en tiu ĉi vespero estas malvarma cepa supo "cibulynė" [prononcu ci-bu-li-ne] preparita de haringo pakita en paperon kaj bakita en forno, vinagro kaj, kompreneble, cepo. Sonas strange? Kredu, aspektas eĉ pli :). En tiu ĉi vespero ni ankaŭ manĝas tre simplajn pladojn, kiel acida brasiko, kuiritaj fazeoloj aŭ sovaĝaj fungoj kun acida laktokremo, kaj la vesperon finas specialaj kuketoj, manĝataj kun miksaĵo de lakto kaj presitaj papavaj semoj.

14. Ĉu vi povus resumi la karakterizaĵon de litova manĝaĵo?

Mi provis nur haste ilustri bazan litovan kuirarton, kaj ĝenerale litovaj manĝoj estas iom pezaj, iom grasaj, sed certe tre simplaj kaj preparitaj de tio kion ni havas ĉirkaŭ ni. Tamen, por esti sincera, mi devas diri, ke nuntempe pli kaj pli populariĝas ankaŭ eksterlandaj kuirartoj, kaj litovoj estas grandaj ŝatantoj ne nur de diversaj Eŭropaj kuirartoj (ekz., de Mediteranea maro aŭ skandinavaj landoj), sed ankaŭ diversaj aziaj kuirartoj (ĉefe ĉina kaj japana).

15. Mi scias, ke vi vojaĝis multe kaj kompreneble spertis diverslokajn manĝaĵojn. Kio estas la plej ŝatata de vi? Ĉu ankoraŭ estas la litova?

[Bonvole trovu respondon en la intervjuo ^-^]

16. Ĉe la fino de la intervjuo, ĉu vi povus instrui al niaj aŭskultantoj kelkaj litovaj vortoj? Kiel diri "saluton", "dankon", "ĝis", "bongusta", "tre bongusta" kaj "mi amas vin" en la litova lingvo?

[Bonvole trovu respondon en la intervjuo ^-^]

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto