Vizitu Forumon

La 42-a Malferma Tago kun la Estraro de UEA

(GMT+08:00) 2015-03-05 14:09:23     Redaktoro:Lina

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 42-a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje kune kun la Estraro de UEA, kiu kunsidos en Roterdamo en la sama semajnfino. La Malferma Tago okazos sabaton, la 25-an de aprilo.

En la 42-a Malferma Tago oni aŭdos prelegojn de prezidanto Mark Fettes kaj de aliaj estraranoj. La temoj de la prelegoj estos anoncitaj pli proksime al la aranĝo. La tago kulminos en la lasta programero, "La Estraro de UEA respondas", dum kiu la publiko havos la okazon demandi kaj fari komentojn kaj proponojn pri ĉiuj aspektoj de la agado de UEA. Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj.

Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto