Vizitu Forumon

44-a Internacia Infana Kongreseto invitas geknabojn

(GMT+08:00) 2015-03-19 14:07:34     Redaktoro:Lina

Lige kun la jubilea 100-a UK en Lillo okazos samtempe (25 julio – 1 aŭgusto) ankaŭ la 44-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) en la apuda urbo Villeneuve-d'Ascq. Ĝia temo estas "Ardeoj". La urbo Villeneuve-d'Ascq subtenas la organizadon disponigante favorprezajn loĝigon kaj manĝojn.

La kongreseto okazos sub la gvido de plurlanda teamo, kies membroj alkutimiĝis zorgi pri infanoj kiel instruistoj, animantoj aŭ gepatroj. La programo celos amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli Esperanton. Okazos ludoj, ekskursoj, manlaboroj, sportaj aktivaĵoj kaj Esperanto-kursoj. Vespere oni amuziĝos ĉe bivakfajro kaj per tabloludoj, diskoteko, voĉlegado kaj muzikado.

En la retejo de la 44-a IIK troviĝas la programo, la teamo de la gvidantoj kaj sinprezentoj de la jam aliĝintaj knaboj kaj knabinoj. Tie troviĝas ankaŭ la aliĝilo, en kiu ĉiu infano povas indiki siajn ideojn kaj hobiojn kaj kiel li aŭ ŝi povos kontribui al la programo. Oni akceptos ĝis 48 infanojn kaj adoleskantojn, kiuj parolas Esperanton. Indas aliĝi kiel eble plej frue, ĉar post la 48-a aliĝinto oni ĉesos akcepti pliajn. Ĝis la mezo de februaro aliĝis jam triono de la maksimuma nombro, nome 16 geknaboj el kvin landoj.

Retejo de la 44-a IIK: http://arras-esperanto.fr/iik2015/informoj.html

Aliĝilo: http://arras-esperanto.fr/iik2015/aliĝilo.html

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto