Vizitu Forumon

Esperantologia Konferenco en la 100-a UK

(GMT+08:00) 2015-03-26 09:04:57     Redaktoro:Lina

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2015 kadre de la 100-a UK en Lillo alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj kongresanojn partopreni en tiu jam tradicia aranĝo, okazonta la 30-an de julio 2015. La Esperantologia Konferenco estas organizata de CED en ĉiu UK ekde la 63-a en Varno en 1978. Ĝi traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko. Ĉi-jare la temo estos "Retrorigardo kaj antaŭvido: Kvardek jaroj da esperantologio 1975-2015 kaj defioj por estonteco".

Oni povos kontribui al la Konferenco sur tri niveloj: kiel preleganto, afiŝmontranto aŭ kiel partoprenanto. Prelegantoj estos fakuloj-esperantologoj. Ili parolos en unu el la du podiaj diskutoj farante historian trarigardon pri esperantologio kaj pri ĝiaj nuno kaj estonteco. La prelegontoj ricevis skriban inviton kaj plejparto jam konfirmis sian partoprenon, sed la organizantoj atendas ankoraŭ kelkajn respondojn. La listo de prelegontoj estos publikigita en la konferenca retejo http://ek2015.kulturo.net/.

Posttagmeze oni eksponos afiŝojn. Iliaj temoj estas liberaj, sed ili rilatu al esperantologio, larĝe difinita kiel scienco pri diversaj aspektoj de la lingva fenomeno Esperanto. Interesatoj povas proponi po unu afiŝon en formato A0 (841mm × 1189mm) aŭ ANSI E (33 coloj × 44 coloj); la litertiparo estu minimume 28 punktoj kaj la interlinia spaco minimume 32 punktoj. Oni povu legi la afiŝon de distanco de ĉ. 1,5m. Uzo de grafikaĵoj, skemoj aŭ diagramoj estas rekomendata kaj la afiŝoj havu maksimume 300-vortan resumon de la enhavo. Proponoj estu senditaj al la organizantoj antaŭ la 30-a de aprilo 2015. (Ne temas pri jam kompleta verko sed pri sufiĉa materialo por ebligi al la organizantoj taksi la kvaliton de la kontribuo.) La aŭtoroj de tri plej elstaraj afiŝoj estos premiitaj. Por faciligi la pretigadon de la afiŝoj, oni povos trovi taŭgan ŝablonon en la konferenca retejo (supre).

Pri demandoj kaj proponoj oni bv. kontakti la ĉefan organizanton de la Konferenco, d-ron Orlando Raola, ĉe ek2015@kulturo.net.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto