Vizitu Forumon

Afriko estas afero de Esperanto

(GMT+08:00) 2015-04-07 10:18:29     Redaktoro:Selena

Karaj amikoj, ree ni renkontiĝas en la tempo por paroli la novan revuon de Esperanto, temas pri la aprila numero, kiu multe fokusiĝas al Afriko, kun la okulfrapa ĉeftemo honrizontale sur la kovrilo: Afriko estas afero de Esperanto.

Pri Afriko:

Ni laŭkutime komencas la legon de la rubriko Malferme sur la paĝo 75 kaj vidu, kiel nia kara ĉefredaktoro Fabricio Valle defendas la ideon, ke Afriko fariĝu nia vitrino, kiel kerno de internacia strategio celanta demonstri la utilon de Esperanto sur ĉiuj kampoj de la praktika vivo. Tekstas, "Afriko estas preta fariĝi – profite de la tuta Esperantujo --- (Afriko), potenca krisolo por avangardaj Esperanto-eksperimentoj sur la kampoj de edukado, esperantista ekonomio, socia asistado, internacia solidareco kaj diskonigado/instruado de Esperanto." Li parolas pri la laboroj de Esperanto, Instituto de Zamenhof kaj kelkaj lingvopolitikaj aspektoj en la kontinento. Por skize koni la afrikan E-movadon, li rekomendis la artikolon de malagasa Esperantisto ĉe iu propra retpaĝo. Al la Dek Demandoj sur la paĝoj 78-79 kontribuas Adjévi Adjé, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA. Li opinias, ke Esperanto hejmiĝas en Afriko samkiel en aliaj kontinentoj, sed necesas daŭre flegi la semon por iompostioma pliprofundiĝo de la radikoj kaj kreskado de la arbo.

Sume ses artikoloj pri la E-agado en la promesplena kontinento Afriko montras parton de la klopodado de tieaj samideanoj. Ni legas artikolon "Kie oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo" verkitan de Gbeglo Koffi, kiu prezentas la organizadon de Instituto Zamenhof en Afriko kaj ĝian "Spiriton de la lernado en IZo"; la artikolo De la pioniraj al la novaj blovantoj, verkita de Emile Malanda N. datiĝas la Esperantistoj pioniroj en Sud-Afriko plejfrue en la jaro 1894, kiam tempis la Brita Imperio. Paralelas la retrorigardo kaj aktualeco; la artikolo "Afrikaj E-komercantinoj sin preparas por gvida rolo, verkita de Mirejo Grosjean konigas la seminarion de la NRO Scio Sen Bariloj, okzinta en pasinta januaro en Benino, en kiu ŝi fizike partoprenis. Kaj la aliaj tri kontribuaĵoj respektive de Emile Malanda, Latifou Gbadamassi kaj Henriel fidilalao plurnuance manifestas la Movadon en Afriko, ja vere legindaj! Sed mi rimarkis, ke sur la paĝo 82 kadre de rubriko Kalejdoskopo, Mirejo parolas Iomete pri Afriko, en kiu ŝi alvokas, "Afriko estas grava parto de nia Movado. Ni devas kun la tieaj gesamideanoj flegi respektoplenajn kontaktojn."

Kalejdoskopo

Mi ne preterlasis la paĝojn 82-83, en kiuj ni kalejdoskope informiĝas pri tiuj interesaj eventoj: okazos 10-a Movada Foriro dum la UK en Lillo"; ĉesas la "Fondaĵo cigno post longa laboro"; sukcesis la 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo; funkciis Agado en Internacia Librofoiro --- la tradicia E-Budo en Israelo dum la 27 Internacia librofoiro de Jerusalemo, jubileas la Cent jaroj de disvastigado de Esperanto en Argentino, iniciatas UEA por Kunlaboro por rekonstruo de lernejoj de Malavio, kaj krom la du informoj titolitaj Ĉilio vivas kaj Vortaro, infomas nin Hori Jasuo pri la de li iniciatita Esperanto-Sumoo, pri kiu radie elsendis NHK.

Pri Lillo:

Pri la 100-a UK en Lillo, Amri Wandel verkis artikolon sub la rubriko Unua Alineo per la titolo: Duobla rikolto. Li per tabelo rivelas la prelegantojn de Kongresa Universitato kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino. Entute elektitaj 20 temoj el senprecedence granda nombro da proponoj kun 40 variaj temoj pri lingvistiko, kemio aŭ biokemio, arto, literaturo, informadiko kaj Esperanto aŭ movado, medicino, fiziko, ekonomio, religio kaj historio. Inter la proponantoj estas nur ses virinoj, "Pli-malpli la tradicia proporcio" laŭ li.

La artikolon "Historiaj notoj pri Lillo" verkita de Claŭde Longue-Epée, mi rekomendas al amikoj, kiuj pretigas sin por la 100-a UK de Lillo, legi la urbon por pli bone signifigi vian vojaĝon: "Lillo montriĝas kultura ĉefurbo" ne nur pro sia vivanta spektaklo en venonta somero sed ankaŭ sia glora historio kun iuj nomoj gravuritaj en la monda mapo. Ĝi estas "urbo turniĝanta al la estonteco".

UEA-libroservo

Osmo Buller analizas la statistikojn pri la plej venditaj libroj en 2014 kaj rivelas la Furorliston de la UEA-libroservo, kun la teksto titolita "Lillo kiel stelo de espero post malbona vendojaro". Li listigis la vendojn entute kaj vendojn unuopajn, kaj statistikis la tutan vendonombron, "Ĝin ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas samtempe pli ol unu ekzempleron de sama titolo por poste pluvendi al siaj klientoj, ofte en daŭro de pluraj jaroj. la listo de unuopaj vendoj konsideras nur la vendoj al klientoj, kiuj rekte mendis aŭ aĉetis surloke ĉe UEA."

Aliaj:

1. Lingvistiko:

Federico Gobbo por la temo pri Interlingvistiko por Esperanto parolas pri Planlingvoj inter leksikografio kaj terminologio. Estas la 9-a parto de la serio.

2. Celpublikoj:

Stefan MacGill verkis pri la esencaj trajtoj de efika reklama mesaĝo rilate al Esperanto subtitole Tri mesaĝoj por la nuntempo—por iuj, por ĉiuj, en kiu li pledas por simpligi la reklamon por Esperanto, ke ĝi "estu verkita kun konscio pri la celpubliko, kun pli klara fokuso kaj limigitaj celoj," tiel ke "oni povu atingi multe pli vastan publikon."

3. E-historio:

La historiisto Ulrich Lins en sia artikolo "Ĉiu lando apartenu al ĉiuj siaj gefiloj" analizas la longan leteron de Zamenhof, senditan al diplomatoj en 1915, en kiu Zamenhof emfazis, ke la homo estu unuavice civitano. Legeblas la artikolo sur la paĝo 88

4. Recenzo

Rubrike Recenzo sur la paĝo 89 montras la novan libron Esploro kaj Dokumentado de Ivo Lapenna. La libro aperis okaze de la 60-jara datreveno de la Rezolucio favore al Esperanto far UNESKO en 1954, redaktis ĝin Birthe Lapenna en Danlando. Grafike kaj teknike aranĝis la enhavon Josip Pleadin en Kroatio. La kontribuanto Jorma Ahomãki gratulas Birthe Lapenna kaj Josip Pleadin pro ilia bone plenumita valora laboro, kaj diris, ke necesas substreki, ke legantoj de Esploro kaj Dokumentado trovos surprizajn aferojn, por multaj nekonatajn.

Karaj amikoj, mi finu la prezenton por la aprilan numeron de Esperanto, kaj prenas sentencon el Jorma kiel aforismon"legado similas vojaĝon de esploraj veturistoj. Plej plaĉa maniero estas mem trankvile digesti la enhavon. Sincera voko venas jen: ek en la aventuron!"

Mi deziras al vi plezuron en legado!

Dankon!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto