Vizitu Forumon

Okazis la fondiĝa kunveno de Wuxi-a Esperanto-Asocio

(GMT+08:00) 2015-11-09 08:41:24     Redaktoro:Pluveta

Je la 10a horo de la 8a de novembro en Wuxi de la provinco Jiangsu okazis la fondiĝa kunveno de Wuxi-a Esperanto-Asocio. Gvidantoj el Esperanto-Asocioj de la provinco Jiangsu, la municipo Ŝanhajo kaj aliaj lokoj ĉeestis al la kunveno.

En la kunveno respondeculo de la prepara grupo konigis la preparadon de la fondiĝo. Respondeculo el la loka civila administracio anoncis la oficialan skriban respondon por la fondiĝo de la asocio. Poste la kunveno elektis membrojn de la unua konsilio de la asocio kaj okazis la unua kunveno de la konsilio. Gvidantoj el Esperanto-Asocioj de Ŝanhajo, Changzhou, Zhenjiang kaj aliaj lokoj ĉeestis al la kunveno kaj faris interŝanĝon pri la spertoj.

Ĉi-foja kunveno estas atentata de esperantistoj el diversaj landoj. Kiam la informo estis publikigita en Facebook, esperantistoj el 27 landoj kaj regionoj sendis gratulajn mesaĝojn. Precipe kolombia esperantisto tra la tuta nokto faris gratulan videon por la fondiĝo de la Wuxi-a Esperanto-Asocio.

Esperanto estis kreita de doktoro Zamenhof el Pollando en la jaro 1887. Ĝi estas artefarita kaj neŭtrala lingvo. Uzi ĝin povas akceli komprenon de diversaj landoj kaj diverslandaj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto