Vizitu Forumon

Ĉina kunlaboranto de produktado de naveda aviadilo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Sinjoro Roberto Rossi de Souza impresis homojn, ke li ŝajnas universitata literatura profesoro, sed ne ĝenerala direktoro de Aviadila Industria Limigita Korporacio Embraer. Li diris, ke frue li esperis oficvojaĝi al Ĉinio kaj persone vidi la orientan grandan landon kun antikva civilizacio kaj granda loĝantaro. Li ne imagis, ke li realigis la sonĝon en la aĝo de pli ol 60 jaroj, kaj atingis eĉ la plej malvarman provincon Heilongjiang. Nun li jam travivis dujaran belan tempon en Ĉinio.

Antaŭ 3 jaroj, brazila aviada korporacio kaj ĉina harbin-aviadila produkta grupo kunkapitale fondis hodiaŭan Aviadilan Industrian Limigitan Korporacion, Embraer, Harbino, kaj atingis unuan kunlaboron inter Ĉinio kaj Brazilo en produktado de naveda aviadilo. Kiel inĝeniero, Roberto Rossi de Souza servis kiel ĝenerala direktoro de la korporacio. Antaŭ ŝanĝiĝo de la rolo, li gaje akceptis ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj, brazila aviada korporacio faris esploron pri ĉina merkato de naveda aviadilo, ankaŭ sinjoro Roberto Rossi de Souza komprenis ĉinan bezonon pri naveda aviadilo, pliiĝantan tago post tago, antaŭ ĉi tia merkato kun granda potenciala forto, li malkaŝe diris, ke lia laboro estas tre defia.

"Se ni faras komparon, ni scios grandecon de la ĉina merkato por naveda aviadilo. En Usono, la nombro de naveda aviadilo okupis 40% de usona aviada linio, sed en Ĉinio ĉi tiu cifero nur estis 7%. Pro tio, la ĉina merkato de naveda aviadilo havas ege altiĝantan potencialan forton. Post enketo, ni opiniis, ke ĉina aviada trafiko kontinue kaj altrapide pliiĝos almenaŭ 20 jarojn, nome la tendenco daŭros ĝis 2020. Tio ankaŭ estas la komuna kono de brazila aviada korporacio kaj harbin-aviadila produkta grupo."

Pri fondo de fabriko kun Ĉinio en Harbin, Roberto Rossi de Souza opiniis, ke teknika supereco de harbin-aviadila produkta grupo sur la industria kampo estas unu el la gravaj faktoroj.

"Sur ĉi tiu kampo, ni du korporacioj havas forton. Ĉar la sidejo de harbin-aviadila produkta grupo estis instalita en la urbo, ni povas uzi instalaĵojn de la grupo, tio estas tre oportuniga por ni. En Harbino, ankaŭ ekzistas historio de tradicia aviadila produkta industrio, la harbin-aviadila produkta grupo havas multajn laborantojn riĉajn je spertoj en la flanko de aviadila produktado, tio signifas, ke ni povas trovi taŭgajn teknikojn kaj spertojn por aviadila produktado."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto