Vizitu Forumon

Specialaj Olimpikoj enkorpigas humanecon

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:22:25

De lastaj tagoj en viglaj komercokvartaloj de Ŝanhajo flirtas afiŝoj kun bildoj de geknaboj. Ili estas ŝanhajanoj partoprenantaj la Specialajn Olimpikojn. En ŝanhajaj metrovagonoj aŭ busoj televidaj ekranoj prezentas filmojn pri sportistoj de la Specialaj Olimpikoj. Ŝanhajo organizis multajn influhavajn konkursojn, tamen okazigo de la Specialaj Olimpikoj provas profesian nivelon kaj amon de Ŝanhajo. Laŭ opinisondo 92% de ŝanhajanoj scias pri la Specialaj Olimpikoj, kaj tiuj ĉi vortoj estas la plej furoraj en la kreema municipo. Ŝanhajano Liu Huilan diris al raportisto: "Okazigo de la Specialaj Olimpikoj en nia hejmloko estas grava evento por ŝanhajanoj. En ferioj de la Nacia Tago mi kaj miaj amikoj spektis matĉojn kaj kuraĝigis sportistojn el diversaj landoj. Mi opinias, ke ni havas la devon prizorgi handikapulojn."

Por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter sportistoj el diversaj landoj, ĉiuj loĝkvartaloj organizis aranĝojn kun partopreno de loĝantoj. Laŭ statistiko, en Ŝanhajo entute 144 stratoj kaj urbetoj kaj 1 877 familioj fervore gastigas sportistojn el diversaj landoj.

Xiangxieli loĝkvartalo troviĝas en la Nova Pudong-a Distrikto de Ŝanhajo. Raportisto rimarkis, ke lernejoj aŭ familioj, kiuj pretas gastigi sportistojn, preparis programerojn por dividi plezuron kune kun sportistoj kaj oficistoj de la usona delegacio.

Ŝanhajo profunde impresis multajn sportistojn kaj trejnistojn, kiuj unuafoje vizitis Ĉinion. Amo kaj zorgo de ŝanhajanoj al sportistoj kortuŝis Diamond Green, trejnistinon de la usona delegacio. Ŝi diris: "Ĉiuj estas tre afablaj kaj ĝentilaj. Ili varme bonvenigas nin al siaj propraj hejmoj. Ĉi tie ni konatiĝas kun novaj amikoj kaj lernas malsamajn kulturojn. Ni estas tre kontentaj kaj plezuraj."

Sporto por Ŝanhajo estas vizitkarto al la mondo. En tiu ĉi municipo naskiĝis Liu Xiang kiu, monda ĉampiono de la 110-metra hurdokurado, reprezentas "la ŝanhajan rapidecon", kaj Yao Ming kiu, centra avanulo de la usona basketbala teamo Houston Rockets, reprezentas "la ŝanhajan altecon". De la lastaj 3 jaroj Yao Ming partoprenas bonfaradon por la Specialaj Olimpikoj. Pro okazigo de la Specialaj Olimpikoj li perceptis multajn ŝanĝiĝojn en la hejmloko. Li diris: "Laŭ mi la ŝanĝiĝoj ĉefe estas tio, ke ĉiuj havas pli profundan konon al la speciala grupo de intelektaj malfruiĝintoj. Mi aŭdis, ke sportistoj partoprenantaj la Specialajn Olimpikojn loĝas en hejmoj de ordinaraj loĝantoj. Tio estas ŝanco por reciproka kono kaj alportos helpon al ilia estonteco."

Akceptante intervjuon, ŝanhaja urbestro Han Zheng esperis, ke la Specialaj Olimpikoj antaŭenpuŝu la socian garantion, altigu la urban civilizacion kaj akcelu akordan disvolvon de la socio kaj ekonomio. Li opinias, ke por Ŝanhajo okazigo de la Specialaj Olimpikoj estas ne ŝarĝo, sed bona ŝanco kaj nepra vojo al harmonia disvolviĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto