Vizitu Forumon

Ŝanhajo sukcese organizis Somerajn Specialajn Olimpikojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:22:25

Post la daŭro en 10 tagoj la Someraj Specialaj Olimpikoj, 2007, finiĝis vespere de la 11-a de oktobro en Ŝanhajo. Specialaj Olimpikoj estas monda sportkunveno por intelektaj malfruiĝintoj. Pli ol 10 000 sportistoj kaj trejnistoj el 165 landoj kaj regionoj partoprenis la Specialajn Olimpikojn. Pro forta subteno de la ĉina registaro kaj zorga organizado de Ŝanhajo tiu ĉi grava evento plene sukcesis.

Vespere de tiu ĉi tago okazis la solena fermo Suno kaj Vivo. Saksfonludisto Kenny G kaj aliaj mondfamaj artistoj faris ekscitan prezentadon. Sportistoj kaj trejnistoj el diversaj partoj de la mondo adiaŭis unu al alia en varma etoso. Specialaj Olimpikoj liveras al intelektaj malfruiĝintoj la ŝancon partopreni sportajn aranĝojn kaj povas veki ilian latentforton kaj helpi al ili starigi por si kuraĝon kaj memfidon pri la vivo. Dum matĉoj sportistoj montris grandan kuraĝon kaj multaj scenoj profunde kortuŝis spektantojn ĝis larmoj.

Timothy Shriver, prezidanto de Specialaj Olimpikoj, diris, ke la Someraj Specialaj Olimpikoj en Ŝanhajo atingis grandan sukceson; ĝi unuafoje venis al Ĉinio, tamen Ŝanhajo liveris pintklasajn instalaĵojn kaj servojn, tio surprizis lin; sportistoj atingis bonan rezulton kaj la konkursa nivelo estas pli alta ol tiu antaŭe. Li diris: "Dum la Someraj Specialaj Olimpikoj mi trovis, ke partoprenantoj havas grandan ŝanĝiĝon. Ili de intelektaj malfruiĝintoj fariĝis sportistoj, pro tio ilia interna forto, persisteco, memfido kaj digno multe fortiĝis, kaj ili ŝanĝis la propran orientiĝon."

Sukceso de la Someraj Specialaj Olimpikoj ŝuldiĝas ankaŭ al forta subteno de ŝanhajanoj. Ĉirkaŭ 40 mil loĝantoj aliĝis al la volontula servo. Specialaj Olimpikoj havas la tradician aranĝon Komunuma Akcepto. En Ŝanhajo 1 877 familioj partoprenis tiun ĉi aranĝon. Ili fervore invitis sportistojn al siaj propraj hejmoj por loĝado. En interkomunikado stariĝis reciproka fido inter sportistoj kaj ŝanhajanoj. Ĉirkaŭ miliono da ŝanhajanoj partoprenis torĉan stafetkuradon kaj spektis matĉojn.

La ĉina registaro ĉiam atentas la aferon de handikapuloj, inkluzive de intelektaj malfruiĝintoj. Akirinte la rajton okazigi la Somerajn Specialajn Olimpikojn, Ŝanhajo faris zorgan preparadon. Oni rekonstruis 34 konkursejojn kaj kompletigis senbarajn instalaĵojn en la urbo. Ĉinio lanĉis planon por helpi al handikapuloj konvaleski, kaj tiu ĉi plano favoris 7 421 000 handikapulojn. Klopodoj, faritaj de Ĉinio por la Someraj Specialaj Olimpikoj kaj ĉinaj handikapuloj, ricevis laŭdon de oficistoj de Specialaj Olimpikoj kaj personoj el diversaj rondoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto