Vizitu Forumon

Vojo de Ĉinio al biciklada potenco

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:47:16

Antaŭ nelonge finiĝis la pekina konkurso de Mondpokala Drombiciklado. Ĉinio sendis al la konkurso plej fortajn biciklistojn, tamen la rezulto ne estas kontentiga. La ĉina teamo gajnis nur 5 arĝentajn kaj unu kupran medalojn. Eble multaj volas demandi, kiom longas la vojo de Ĉinio, la reĝlando de bicikloj, al potenco de tiu ĉi sporto?

Laŭ donitaĵoj de la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, en Ĉinio estas ĉirkaŭ 450 milionoj da biciklo-posedantoj kaj 600 milionoj da bicikloj. Ĉinio okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la produktkvanto de bicikloj. Ĉinio meritas esti la reĝlando de bicikloj, tamen neniu sportisto el tiu ĉi lando gajnis la bicikladan ĉampionecon el olimpikoj aŭ partoprenis la Francan Bicikladon. Jiang Guofeng, ĝenerala sekretario de la Ĉina Biciklada Asocio, diris, ke Ĉinio havas grandan nombron da biciklantoj, tamen tio ne signifas, ke ĝi estas potenca en tiu ĉi sporto.

Kiel sporto biciklado enhavas multajn praktikajn objektojn, ekzemple droman, vojan, trakampan kaj abrobatan kaj postulas, ke la sportistoj posedu sufiĉan forton, rapidon kaj toleron. Kutime oni prenas biciklojn kiel veturilojn kaj multaj ne posedas la elementojn necesajn al biciklistoj. Jiang Guofeng diris, ke estas granda diferenco funkcie inter kutimaj bicikloj kaj la sportaj. En Ĉinio kutima biciklo kostas po 200 ĝis 300 juanoj, dum la sporta estas multekosta. Gu Junlin, biciklada amatoro, opinias, ke granda kosto limigas disvolviĝon de tiu ĉi sporto en Ĉinio. Li diris, "Biciklado estas tre kosta sporto, kaj sporta biciklo kostas kelkdek milojn da juanoj. Ĉinio estas evoluanta lando, kaj ordinaraj homoj tute ne povas toleri la grandan koston."

En Ĉinio tre malmultaj praktikas bicikladon kaj konas tiun ĉi sporton. En la pekina konkurso de Mondpokala Drombiciklado anoncistoj senĉese faris eksplikon pri regularo de biciklado, ĉar preskaŭ neniu el spektantoj vere konis la matĉojn Keirin kaj Madison. Pro tiu ĉi stato la Ĉina Biciklada Asocio prenis multajn rimedojn por akceli disvolviĝon de biciklado en Ĉinio. Jiang Guofeng diris: "Ni organizis bicikladojn koncernajn al la tutlanda korpkonstrua kampanjo, ekzemple konkursojn en cent urboj, karnavalojn kaj festivalojn. Ĉiujare ni okazigas 5 tutlandajn trakampajn bicikladojn kaj ankaŭ amatorajn konkursojn. Ni esperas, ke tiuj ĉi konkursoj kaj aranĝoj akcelu disvolviĝon de tiu ĉi sporto kun la partopreno de popol-amasoj."

Jiang Guofeng konigis, ke post la ĉina Printempa Festo la asocio okazigos amatoran ligokonkurson konsistantan el 8 aŭ 10 stadioj kaj revizios la regularon pri registrado de biciklistoj por ke amatoroj havu la ŝancon altgradiĝi, partopreninte konkursojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto