|
|
||
Antaŭ cent jaroj, Qingdao estis fiŝvilaĝo, sed nun ĉiujare la urbo akceptas dekmilionojn da turistoj de Ĉinio kaj fremdaj landoj, fama qingdao-biero estas transportata al diversaj lokoj de la mondo el haveno Qingdao, ĉina grupo pri hejmaj elektraj aparatoj Hai'er estas la monda 4-a fabrikisto de blankaj hejmaj elektraj aparatoj. La maro atestis la historion, ke la fiŝvilaĝo fariĝis ĉina grava urbo, atestis ankaŭ la disvolvan vojon de mara ekonomio.
Vicestro de qingdao-a scienc-teknika buroo sinjoro Zhou Qing diris, ke mara ekonomio estas la modelo de realigo de komuna disvolvo dank' al maraj riĉfontoj, inkluzive de mara fiŝado, mara industrio kaj mara servado. Sekve de tio, ke pli kaj pli da scienc-teknikaj fruktoj estis uzataj en ekspluato de maraj riĉfontoj, tradicia mara ekonomia modelo montras novan vivecon kaj koloron, homoj titolas ĝin blua ekonomio. Li emfazis, ke Qingdao havas potencan forton en ĉi tiu flanko. Li diris:
"En la flanko de scienc-esploro pri maro, Qingdao havas relative fortan superecon. Unue, Qingdao posedas multajn ŝtatanivelajn edukajn establaĵojn kaj scienc-esplorajn institutojn pri mara flanko. Due, Qingdao havas potencan scienc-esploristan grupon, ekzemple, la nombro de oceanografiaj akademianoj atingis 18 kaj okupis 40% de la nombro de la tuta lando. Trie, Qingdao havas multajn ŝtatanivelajn gravitajn labojn kaj amason da maraj enketaj ŝipoj."
La mara scienc-esplora forto metas la bazon de qingdao-a mara ekonomio, laŭgrade formiĝis kaj disvolviĝis amaso da maraj alt-sciencteknikaj industrioj, kiuj viglas depende de tradiciaj industrioj. Grupo Mingyue Haizao ĝuste estas unu el ili.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |