Vizitu Forumon

Dee Brown—Ĉampiono de superringa ŝotado de NBA

(GMT+08:00) 2010-05-05 18:40:44

Kiom alta basketbalisto kapablas facile plenumi superringan ŝoton en matĉo? Dee Brown, usona negro, alta nur 1,84 metrojn, povas diri al vi, ke li kapablas tion fari. Se vi opinius, ke homo, havanta tiun ĉi staturon, eĉ malfacile rigardus la korboringon, li eble instruus al vi fari superringan ŝoton kun fermitaj okuloj. Ĝis kia aĝo li ankoraŭ povas fari superringan ŝoton? Li respondis, "Ĝis la aĝo de almenaŭ 42 jaroj". Oni ne surpriziĝu, ĉar Dee Brown, kiu gajnis per ŝoto kun ŝirmitaj okuloj la konkurson de superringa ŝotado de Nacia Basketbala Asocio de Usono en 1991, estas ĝuste tiu, kiu ankoraŭ kapablas senkure plenumi superringan ŝoton eĉ en la aĝo de 42 jaroj. Antaŭ nelonge en la sporta centro de Chengdu, ĉefurbo de la ĉina provinco Sichuan, okazis amikeca matĉo inter la pekina teamo Aoshen kaj la usona teamo de legendaj profesiaj basketbalistoj. Antaŭ la matĉo nia raportisto intervjuis la iaman stelulon Dee Brown.

En basketbalejo de la sporta centro basketbalistoj de la usona teamo sin ekzercas per simplaj movoj. La sentrofea matĉo portis al la ludistoj neniun premon, kaj pro tio ili verve matĉis inter si per superringa ŝoto. Rigardinte la ludon en iom da tempo, Dee Brown, multe malpli alta ol la kolegoj, skuis la kapon, kaj ridete diris: "Vi ne sufiĉe klakas, vidu la mian". Li ĵetis pilkon kontraŭ la korbotabulon, kaj, senkure altsaltinte, li ŝotis la resaltantan pilkon en la ringon per du manoj. La ludo mirigis ĉiujn ĉeestantojn. Nia raportisto proksimiĝis kaj klarigis al li sian intencon. Li ĝoje konsentis, kaj babilis kun la raportisto.

Dee Brown, pli-ol-40-jara, restas simpla kaj senafekta. En la komenco de la intervjuo li asertis, ke li ne nur estas superringa-ŝotanto, sed ankaŭ lertas en ĵetado. Li diris, "Kiel la poento-gajna arierulo mi dediĉas plejparton de la ekzerctempo al la ĵetado, kaj kompreneble mi ekzercas min ankaŭ per saltado. Kiam mi estis juna, mi plenforte klopodis plenumi superringan ŝoton, ĉar mi havis junajn kaj fortajn krurojn. Sed sekve de la maljuniĝo mi pli kaj pli multe ekzercas min per diverspozicia ĵetado por goli per facilaj kaj efikaj manieroj."

Dee Brown estis akceptita de la prestiĝa teamo Boston Celtics ĉe la 19-a vico en la unua raŭndo de la elektado de novicoj de NBA en 1999. Li opinias, ke tio estas la plej dolĉa momento en lia basketbalista vivo. En lernejo li revis fariĝi kolego de superaj steluloj, kiaj estas Larry Bird kaj Robert Parish, kaj ludi sub la kondukado de la merita ĉeftrejnisto Red Auerbach. Kiam la teamo Boston Celtics elektis lin, li eĉ ne kredis, ke lia revo vere realiĝis. En la teamo Boston Celtics, kiu posedis plurajn elstarajn basketbalistojn, Dee Brown plene elvolvis sian talenton. Li estis elektita kiel membro de la unua teamo de plej elstaraj novicoj kaj fariĝis la ĉampiono de superringa ŝotado. Li diris, ke li dankas basketbaladon, kiu donis al li ĉion posedatan de li kaj havigis al li la ŝancon konkursi kun Michael Jordan kaj "Magia" Johnson, kaj li ĉiam penis por sia kariero, tamen li konfesis, ke ĝuste pro tio li multe bedaŭras, ke li neniam estis membro de ĉampiono-teamo de NBA. Nia raporttisto atentigis lin, ke la teamo Boston Celtics ĉampioniĝis 17 fojojn. Li diris kun ŝultrolevo, ke li tre envias la pliaĝulojn kaj junulojn, kies teamoj ĉampioniĝis. Li diris, "Kelkfoje mi vere enviis ilin. Kiel vi scias, ke ĉiu deziras esti membro de ĉampiono-teamo. Mi kaj Michael Jordan estis basketbalistoj de la sama generacio, tamen ĉiam li prenis ĉampionecon. Basketbalo estas tre peniga sporto, kaj ne ĉiu sportisto havas la ŝancon kroniĝi."

En la pasintaj ĉirkaŭ dek jaroj post sia eksiĝo Dee Brown neniam forlasis basketbalon, sed komencis kiel trejnisto novan oficon. De la jaro 2002 li servas kiel trejnisto respektive al teamoj de la virina NBA, Disvolva Ligo de NBA kaj iuj junularaj sportaj asocioj. La junulo, kiu iam plenumis superringan ŝoton kun ŝirmitaj okuloj, nun fariĝis trejnisto gvidanta junulojn. Kiam nia raportisto demandis lin, ĉu la nova ofico de trejnisto signifas, ke li fermis siajn flugilojn, Dee Brown respondis, ke li neniam adiaŭos basketbaladon, sed flugos ĉiam ĝis la fino de la vivo. Li diris, "Mi tre volas instrui al junuloj, kiuj venis el elementaj kaj mezaj lernejoj, ludi basketbalon, por ke ili fariĝu eminentaj basketbalistoj. Mi kutimiĝis al la nova ofico, kaj gvidas ilin ĉe basketbalejo, tamen mi plu flugos kaj plenumos superringan ŝoton same kiel mi iras. Mi saltis sufiĉe alten, kaj nun mi ankoraŭ kapablas."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto