Vizitu Forumon

Ĉina komercistaro profitas de Monda Pokalo

(GMT+08:00) 2010-06-14 18:04:21

 Nuntempe Monda Pokalo en ĉiu kvara jaro okazas kiel furioza fajro en Sudafriko. Samtempe ekas "vojaĝo por orfosado" de Monda Pokalo. Saĝa komercistaro en Ĉinio kaptas la bonŝancon kaj faras komercan vendadon. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton titolitan "Ĉina komercistaro profitas de Monda Pokalo".

Ĝi estas "Signo de Venko", ĉeftema kanto de sudafrika Monda Pokalo. La kanto alvokas, ke fanoj de futbalo kunĝuu ĝojon. Por ĉinaj fanoj, kiuj ne povas ĉeloke spekti konkursojn de la Monda Pokalo, televidilo pli granda kaj pli klara sendube havas fortan allogon.

"Aĉeto de pli bonkvalita televidilo estas por plibone spekti la Mondan Pokalon."

De la lasta monato, hejmaparataj vendejoj en Pekino proksimume duoble vendas kolortelevidilojn, precipe la vendnombro de grandekranaj televidiloj kun pli ol 40 coloj kreskas je pli ol 50%. Ankaŭ projekciiloj kaj porteblaj televidiloj multe vendiĝas. Krome, hejmaparataj vendejoj prezentas plurspecajn LED-televidilojn. Tiaj televidiloj ne nur havas bonan efikon de bildo-formiĝado, sed ankaŭ parte posedas funkcion de registrado. Fanoj povas registri ŝatatajn konkursojn, spektante ilin.

Ankaŭ aliaj varoj koncerne al la Monda Pokalo havas grandan debiton. Fanoj ne nur aĉetas kostumojn kaj ĉapelojn de ŝatataj teamoj, sed ankaŭ amasiĝas por kuraĝigi tiujn teamojn. Tial, restoracioj kun la ĉeftemo de Monda Pokalo estas vaste bonvenigataj. Profite de la Monda Pokalo, ĉie en Ĉinio okazas bieraj festivaloj: drinki diversspecajn bierojn, gustumi diversajn lunĉojn kaj spekti rektan elsendon sur grandaj ekranoj. Jen festo de fanoj. En Chongqing, municipo en sudokcidenta Ĉinio, komercistaro havas tute diferencajn rimedojn por allogi fanojn.

"Dum la Monda Pokalo ni havas multajn interaktivajn projektojn. Multaj laborantoj ĉi tie ŝatas la nederlandan teamon, tial se la teamo finfine ĉampioniĝos, ili ne bezonos pagi por drinkaĵoj. Ni nur esperas, ke per tiuj aktivadoj, ĉiuj kunspektos la Mondan Pokalon."

Krome, retejoj liveras jenajn servojn: fanoj povas informiĝi pri la plej novaj informoj pri konkursoj kaj specialista taksaro, se ili sendas mallongajn mesaĝojn per porteblaj telefonoj; Ili ankaŭ povas fari retan interaktivon kune kun aliaj fanoj kaj doni subtenon al ŝatataj teamoj kaj steloj.

La Monda Pokalo vekis varman ondadon en Ĉinio, dume ĉinaj elementoj ĉie videblas sur konkursejoj de la Monda Pokalo. "JABULANI", futbalo specife uzata dum la Monda Pokalo, kaj "ZHA KUMI", talismano de la Monda Pokalo, estas faritaj per la manoj de ĉinaj laboristoj. Kaj "Ĉina Yingli", ideogramoj sur la futbalo, allogas atenton de spektantaro.

"Ĉina Yingli", novenergia entrepreno en ĉina provinco Hebei, posedas sunenergian industrian ĉenon la plej kompletan en la tuta mondo. Ĝia ĉi-rilata nivelo okupas la antaŭan lokon en la mondo. Li Zongwei, financa direktoro de Ĉina Yingli, diris, ke okaze de la Monda Pokalo, la entrepreno volas prezenti al la mondo regenereblan energion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto